Gertrudis Gómez de Avellaneda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gertrudis Gómez de Avellaneda

Gertrudis Gómez de Avellaneda [Ĥertrudis Gomez de Abejaneda] (naskiĝis en Camagüey la 23-an de marto 1814, mortis en Madrido la 1-an de februaro 1873) estis verkisto kaj poetino kuba kaj hispana.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en la malnova urbo Santa María de Puerto Príncipe, nuna Camagüey, Kubo, kiam ĝi estis ankoraŭ ĉu kolonio ĉu provinco de la tiama Hispanio, la 23an de marto de 1814. En tiu urbo ŝi vivis sian infanecon kaj loĝis en Kubo ĝis 1836. Tiun jaron ŝi forveturas kun sia familio al Hispanio. La patro kaj poste la duonpatro estis armeoficiroj. Kiel kuba junulino, ŝi estis tre romantikulino kiu sopiris por amaj tragedioj, malrespektis la tradiciojn kaj kaŭzis familiajn problemojn, ekzemple rompante fianĉecon. Kaj tiu ne estos la lasta tia okazo.

Antaŭ alveni al Hispanio ŝi vizitis kun sia familio kelkajn urbojn de la sudo de Francio ĉefe en la regiono de Bordozo, kie ili loĝis dum kelka tempo. Finfine en Hispanio ili setlis en La Korunio. De tie ŝi forlasis sian familion kaj translokiĝis al Seviljo kie publikigis poemojn en kelkaj ĵurnaloj sub la pseŭdonimo de La Peregrina (Pilgrimulino) kiuj famigis ŝin. En tiu urbo en 1839 ŝi konis la grandan amon de sia vivo, Ignacio de Cepeda y Alcalde, juna studento pri Juro kun kiu ŝi vivos ŝtorman amrilaton, neniam reciproka je la sama pasia maniero kiun ŝi petegas, sed kio kortuŝos ŝin. Por li ŝi verkis membiografion kaj multnombrajn leterojn kiuj publikitaj post la morto de la ricevonto montras la plej intimajn sentojn de la verkistino. Ŝi vizitis Madridon en 1840 kie ŝi amikiĝis kun tiamaj verkistoj. Venontjare ŝi publikis sukcese sian unuan poemkolekton. Post tiuj sukcesoj venis la teatraj sukcesoj. Ŝia unua premierita teatraĵo en Madrido en 1844 estis Alfonso Munio, eko de ŝia famo kiel dramistino. En Hispanio ŝi verkis serion da romanoj el kiuj la plej fama estis Sab (1841) kiu estis la unua hispanlingva aboliciista romano. En tiu epoko ŝi spertis malagrablan amhistorion: ŝi naskis bebon, kiu tuje mortiĝis kaj poste la patro forlasis ŝin.

En 1846 ŝi edziniĝis al sinjoro Pedro Sabater, politikisto. Tuje la edzo malsaniĝis kaj apenaŭ unu jaron post la geedziĝo ŝi vidviniĝis.

En 1850 ŝi reeldoniĝis sian poemaron. Kortuŝita de la sukceso kaj inter kritikistoj kaj inter la publiko en 1854 ŝi prezentis sian kandidatecon al la Real Academia Española (Reĝa Hispana Akademio pri la Lingvo), sed triomfis la tiama masklismo kaj la postenon okupis viro. En 1858 ŝi premieris sian dramon Baltasar kies triomfo superis la antaŭajn sukcesojn kaj kio kompensis la ĵusajn malfacilaĵojn.

Ŝi denove edziniĝis en 1856 kun influa politikisto, sinjoro Domingo Verdugo. Kun li realigis vojaĝon tra la nordo de la Duoninsulo kaj post 23 jaroj de neĉeesto ŝi revenis en Kubon en 1859. Ŝi loĝis tie ĉirkaŭ kvin jarojn. Tula, kiel ŝi estis konata popole, estis tre omaĝita de siaj samlandanoj. Dum festo en la Liceo de Havano ŝi estis proklamita nacia poetino. Dum ses monatoj ŝi esytris revuon en tiu ĉefurbo, titolita Álbum cubano de lo bueno y lo bello (Kuba albumo de ĉio bona kaj bela) (1860). Fine de 1863 la morto de ŝia dua edzo, la kolonelo Verdugo, post longa malsano ricevita kiam li klopodis rehonorigi la teatran famon de la edzino, ŝi intensigis sian spiritecon kaj mistikan sindonon al rigora religia agado. En 1864 ŝi foriris el Kubo, kien ŝi neniam revenos, unue por veturado al Usono, sed de tie ŝi veturis al Hispanio denove.

En 1865 ŝi setlis denove en Madrido kie mortiĝis la 1an de februaro de 1873 je siaj 59 jaroj. Ŝiaj restaĵoj ripozas en la tombejo de Sankta Fernando de Seviljo.

Literatura graveco[redakti | redakti fonton]

Gertrudis Gómez de Avellaneda verkis kaj famigis poemojn, teatraĵojn kaj romanojn, sed ankaŭ aperigis artikolojn kaj biografiojn de virinoj, kie ŝi montriĝis kiel avangarda feministo. Ŝi partoprenis en la teatra vivo kiel socia agado per kiu elstarigi inter la masklisma tiama literatura vivo. Post ŝia morto publikiĝis ŝia leteraro kaj tie aperas ŝi kiel tre arda sentema virino tre emocia kaj samtempano. Per siaj romanoj ŝi aperas kiel grava rakontisto en epoko kiam la romano vere floris en Hispanio, sed je manoj de virromanistoj. Banditoj, venĝoj, indiĝenoj de la epoko de la hispana konkero aperas kiel ĉefroluloj tre taŭgaj por romantika epoko. Sed la plej fama kaj grava romano estas Sab (1841), kiu atingigas la verkistinon similan lokon -pro sia kontraŭsklaveca sinteno- en la historio de la hispana literaturo kion okupis la angla verkistino Aphra Behn, ĉefe pro sia romano Oroonoko.

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Leoncia (1840)
  • Alfonso Munio (1844), historia tragedio mezepokeska
  • Saúl (1849), psikologia dramo el la Biblio
  • El príncipe de Viana
  • Baltasar (1858) , psikologia dramo el la Biblio
  • Los tres amores
  • Egilona
  • Flavio Recaredo
  • La hija del rey René

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Sab (1841)
  • Espatolino (1844)
  • Guatimozín (1846)
  • El cacique de Turmequé (1854)

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Al partir
  • A la Poesía
  • A la muerte del célebre poeta cubano don José María Heredia
  • Imitando una oda de Safo
  • Contemplación
  • Amor y orgullo
  • A una acacia
  • La venganza
  • A Él
  • Elegía
  • Canto a la Cruz
  • Dedicación de la lira a Dios
  • A la Virgen

Referencoj en la hispana[redakti | redakti fonton]

  • Alzaga, Florinda. La Avellaneda: Intensidad y vanguardia. Miami. Ediciones Universal, 1997.
  • Araujo, Nara. "Constantes ideomáticas en la Avellaneda". Revista Iberoamericana 56 (1990): 715-722.
  • Carlos, Alberto J. "René, Werther y La Nouvelle Héloise en la Primera Novela de la Avellaneda". Revista Iberoamericana 31 (Julio-diciembre 1965): 223-238.
  • Gonzalez Ascorra, Marta Irene. La evolución de la conciencia femenina a través de las novelas de Gertrudis Gómez de Avellaneda, Soledad Acosta de Samper y Mercedes Cabello de Carbonera. New York/Bern: Peter Lang, 1997; sobre Dolores, 17-33; sobre Dos mujeres, 35-53.
  • González del Valle, Luis T. "Iniquidad oficial y objeción individual en la España decimonónica a través de algunas cartas inéditas de Gertrudis Gómez de Avellaneda". Bulletin of Hispanic Studies LXXVII, (December 2000): 451-478.
  • Guerra, Lucía. "Estrategias femeninas en la elaboración del sujeto romántico en la obra de Gertrudis Gómez de Avellaneda". Revista Iberoamericana 51 (1985): 707-722.
  • Ines, Raúl. "La esfericidad del papel: Gertrudis Gómez de Avellaneda, la condesa de Marlín, y la literatura de viajes". Revista Iberoamericana 63 (Ene-Jun 1997): 209-218.
  • Meléndez, Concha. La novela indianista en Hispanoámerica (1832-1889). Río Piedras: Universidad de Puerto Rico, 1961.
  • Meléndez, Mariselle. "Obreras del pensamiento y educadoras de la nación: El sujeto femenino en la ensayística femenina decimonónica de transición." Revista Iberoamericana 64:184-185 (July-Dic 1998): 573-586. Este estudio compara la obra de Gómez de Avellaneda con la de Juana Manuela Gorriti y la de Clorinda Matto de Turner.
  • Ponseti, Helena Percas. "Sobre la Avellaneda y su novela Sab". Revista Iberoamericana 28 (1962): 347-57.
  • Rosello-Seminov, Alexander. "La verdad vence apariencias: Hacia la ética de Gertrudis Gómez de Avellaneda a través de su prosa". Hispanic Review 67.2 (1999): 215-41.
  • Santos, Nelly E. "Las ideas feministas de Gertrudis Gómez de Avellaneda". From Romanticism to "Modernismo" in Latin America. Eds. David William Foster & Daniel Altamiranda. New York: Garland Publishing Company, 1997.
  • Sommer, Doris. "Sab c´est moi" in "Foundational fictions, the National Romances of latin America", Berkelez, University of California Press, 1993

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]