Mariano José de Larra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mariano José de Larra
Mariano José de Larra
Naskiĝo 24-a de marto 1809
en Madrido, Hispanio
Morto 13-a de februaro 1837
en Madrido, Hispanio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Mariano José de Larra (24-a de marto 180913-a de februaro 1837) estis verkisto kaj ĵurnalisto en la unuaj jardekoj de la 19-a jarcento, eĉ kiam ĵurnalismo ankoraŭ ne disvastiĝis.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Madrido, nome strato Segovia, kie estis la Monerdomo kie lia avo laboris. Lia patro estis kuracisto kaj decidita francpartiano dum la Milito de Sendependo, do la familio devis forlasi Madridon kaj la landon, kiam Mariano estis nur 4-jara (1813), ĉar la patro estis estinta milita kuracisto en la franca armeo. Ili devis sekvi la reĝon Jozefon la 1-a kaj la francan armeon ĝis Francio, kie ili ekloĝis en Bordozo. Danke al amnestio proklamita de Ferdinando la 7-a en 1818, la familio rajtis reveni en Hispanion kaj en Madridon, kie la patro iĝis persona kuracisto de princo Francisko de Paŭla, unu el la fratoj de la reĝo.

Larra studentis en Madrido, dum la patro posteniĝis en diversaj hispanaj urboj -Corella, Cáceres, Aranda de Duero, ktp.-. En 1824 translokiĝis al Valladolid kie mistera okazo malhelpas sukceson en ekzamenoj. Oni diris, ke li enamiĝis je virino pli aĝa ol li, kiu pruviĝis esti amatino de lia patro. Li finfine faris ekzamenojn oktobre kaj revenis en Madridon (1825).

Li daŭre studentis kaj en 1827 eniris en la Korpo de Reĝaj Volontuloj, armeeca grupo de fervoraj absolutistoj kiuj partoprenis en perforto kontraŭ liberaloj. Samtempe ekverkis poezion, nome odojn kaj satirojn.

Tamen estos satira ĵurnalismo kiu ekfamigos Larra. Kiam li estis 19-jara (1828) ekaperigas ĉiumonatan broŝuron nome El duende satírico del día (La hodiaŭa satira koboldo). Temos pri serio de kvin eroj simila al tiuj eseaj revuoj aperitaj en Britio komence de la 18a jarcento kiel The Spectator de Addison kaj Steeles kaj daŭrigitaj en Hispanio per aliaj revuoj same kritikantaj socion. Larra uzis tiam kaŝnomon "El duende" (La koboldo). Per tiu publikaĵo vidiĝas la satiran genion kion Larra uzus poste. Tamen Larra ne kontraŭstaras la absolutisman reĝimon (daŭre apartenas al la Reĝaj Volontuloj), sed li estas nur ĵurnalisto kiu per satiro kritikas la socian kaj politikan situaciojn tiamajn.

Larra ne agadis sole, sed li apartenis al grupo de aktivaj kaj nekonformemaj junuloj kiuj kunvenas en kafejo en strato Príncipe (Princo) en Madrido. Tiu babilejo baptiĝis kiel El Parnasillo (La Parnaseto) kaj oftis tie Ventura de la Vega, Juan Pezuela, Miguel Ortiz, Juan Bautista Alonso kaj Bretón de los Herreros. Decembre de 1828 okazis kverelo inter Larra kaj José María de Carnerero, direktoro de El Correo Literario y Mercantil (La literatura kaj komerca kuriero), ĵus kritikita de "La koboldo"; Carnerero denoncis Larra kaj aŭtoritatoj malpermesis sian revuon. Tamen Larra jam estis akirinta famon kiel rigardanto kaj kritikanto de moroj, socio, kulturo kaj politiko.

La 13-a de aŭgusto de 1829 geedziĝis kun Josefa Wetoret. Tiu geedzoparo estis nefeliĉa kaj finiĝos en separiĝo post malmultaj jaroj. En 1830 Larra tradukis francajn teatroverkojn por entreprenisto Juan Grimaldi kaj samtempe ekverkis siajn proprajn komediojn kiel No más mostrador (Sufiĉe da vendotablo), kiu estis ludata en 1831. Samtempe li ekkonis Dolores Armijo, edzino de riĉulo, kun kiu li ekis ŝtorman rilaton kvankam li ĵus havis bebon de sia propra edzino.

En 1832 li denove agadas en socikritika ĵurnalismo per El Pobrecito Hablador (Kompatinda parolisto), kie li verkis per kaŝnomo Juan Pérez de Munguía. Ĉe Kompatinda parolisto Larra malkaŝas progreseman iluzion, ke eblas kontraŭbatali la oldan kastilianismon pasintecan. Kompatinda parolisto ĉesas marte de 1833, kelkajn monatojn poste de ekkunlaboro en La Revista Española (La Hispana Revuo), liberala revuo naskita novembre de 1832 profitante malsanon de la reĝo kiu lasis la registopovon enmane de reĝino María Cristina esperigante liberalojn. Per kaŝnomo "Fígaro", Larra enmetis literaturan kaj politikan kritikojn en siaj primoraj priskribaĵoj danke al komenca libereco post mortiĝo de Ferdinando la 7-a. Famiĝos liaj artikoloj "Vuelva usted mañana" (Revenu morgaŭ), "El castellano viejo" (La olda kastiliano), "Entre qué gentes estamos" (Inter kiaj homoj oni estas), "En este país" (En tiu ĉi lando) kaj "El casarse pronto y mal" (Tuja kaj malbona geedziĝo) inter aliaj. Krom socia kritiko Larra decide akceptas ŝanĝon al liberalismo kaj atakas la absolutismajn anojn de karlisma partio.

Larra estas entombigita en Madrido.

En 1834 li publikigis la historian romanon El doncel de don Enrique el Doliente (La paĝio de Don Henriko la Suferanto), kies ĉefrolo estas tiu de sia dramo Macías, malpermesita de cenzuro pasintjare. Ambaŭ baziĝas sur la tragika vivo de la mezepoka poeto Macías kaj liaj eksterleĝa amvivo, kio respegulas iamaniere lian rilaton kun Dolores Armijo. Somere de 1834 Dolores forlasas kaj lin kaj Madridon. Li separiĝas el sia edzino, graveda, kiu naskos bebinon post la disiĝo.

En 1835 vojaĝis al Lisbono, de kie li enŝipiĝis direkte al Londono kaj poste al Bruselo kaj al Parizo, kie li restis monatojn kaj kie li ekkonis kun Victor Hugo kaj Alexandre Dumas. Tiujare ekaperis en Madrido kolekto de liaj artikoloj Fígaro. Colección de artículos dramáticos, literarios, políticos y de costumbres (Fígaro. Kolekto de priteatraj, literaturaj, politikaj kaj primoraj artikoloj). Post reveno en Madrido, li laboris por ĵurnalo El Español (La Hispaniulo). Tiam politika sento regis liajn artikolojn. Larra ekapogas la registaron de Mendizábal; tamen li ekkritikas kiam li ekkonas, ke bienalienado proklamita de tiu malfavoras malriĉulojn. Post falo de registaro de Mendizábal, li pretiĝis partopreni aktivan politikon favore la moderan partion, kie li estis elektata deputito en Ávila (1836). Tamen la Insurekcio de La Granja (12-a de aŭgusto 1836), kiu remetis Konstitucion de 1812, malhelpis lian deputitiĝon.

Malespero kaj malkonformo antaŭ la hispanaj socio kaj politiko kune kun peno kiun kaŭzis la lasta separiĝo de Dolores Armijo respeguliĝis en liaj lastaj artikoloj, ekzemple "El día de difuntos de 1836" (Tago de la Mortintoj de 1836), kie kun lia kutima ironio aperis pena pesimismo. La 13-a de februaro 1837 Dolores Armijo kun sia bofratino vizitis lin hejme por komuniko ke entute ilia rilato jam finis. Tuj post la eliro de ambaŭ virinoj li memmortigis per pistolpafo. Li estis 28-jara.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Larra estis elstara artikolisto kiu verkis per klareco kaj viglo en sia prozo. En siaj artikoloj li kontraŭbatalas la ŝtatan organizadon, la absolutison kaj la karlismon, primokas la socion kaj la tradician familian vivon. Li estas tipa romantika demokrato aganta: la malbonaĵoj hispanaj estas la ĉefa temo de lia kritika kaj satira verkaro. Li, kiu vivis junecon en Francio, tio estas, en tre disvolvigita lando, kiam revenis en Hispanion, povis kompari ambaŭ sociojn malfavore la hispanan; pro tio li, malkontenta kaj pri la lando kaj pri ties landanoj, verkas tiom kritikajn artikolojn kontraŭ malorganizeco kaj kutimoj (En tiu ĉi lando, Tago de la Mortintoj…), kontraŭ cenzuro -"Lo que no se debe decir no se debe decir" (Kion oni ne devas diri oni ne diru)-, mortopuno -"Los barateros" (La ĉipistoj) aŭ "El desafío y la pena de muerte" (La duelo kaj la mortopuno)-, kontraŭ la karlisma reĝkandidato -"¿Qué hace en Portugal su majestad?" (Kion faras en Portugalio sia granda Moŝtoreĝo?) kaj la karlismo -"Nadie pase sin hablar al portero" (Neniu eniru sen paroli kun la pordisto)-, kontraŭ maltaŭga uzado de vortoj, ktp. Li ankaŭ verkis historian romanon -El doncel de don Enrique el Doliente (La paĝio de Don Henriko el Suferanto)- kaj la tragedion Macías.

Unu el lia plej famaj kaj konataj artikoloj estas "Vuelva usted mañana" (Revenu morgaŭ), kiu kritikas la malrapidon kaj nefunkciadon de la burokrata hispana sistemo. En tiu artikolo iu entreprenisto (franca, kaj ne hazarde) venas en Hispanion peti permeson en Madrido starigi entreprenon. Kvankam tio estus bono por la lando, burokratoj neniam helpas kaj sendas la entrepreniston el unu oficejo en alian kaj ĉiam respondas al liaj petoj per la sama frazo "Revenu hejmen, ĉar hodiaŭ ne eblas pro tio, ke estas jam malfrue, la respondeculo hodiaŭ ferias, mankas al vi iu papero, ktp." Tiel permesopeto kiu solviĝus en unu semajno daŭras pli ol jaro kaj la entreprenisto kompreneble malesperas. Ekde la aperigo de tiu artikolo tiu sentenco "Revenu hejmen" iĝis popolega en Hispanio kiel protesto kontraŭ malbona funkciado de la burokrata sistemo ĝis hodiaŭ.

Alia konata artikolo "El castellano viejo" (La olda kastiliano) kritikas malorganizan kaj malpuran hejmfestojn, kiel naskiĝtagoj, ktp. En ĝi la ĉefrolulo estas perforte invitata al festo kie suferas tiujn malbonaĵojn. La verkisto montras en tiu artikolo sian istan regadon de literaturajn rimedojn kiel ironio, troigo, personigo, ktp. Ekzemple oni legu tiun eron:

"Tiam leviĝas rapidege la tranĉisto, klopodante ĉasi la skapintan birdon, kaj, ĵetante sin kontraŭ ĝi, botelo, kiu estas dekstre kaj kontraŭ kiu stumblas lia brako, forlasante sian perpendikularan teniĝon elverŝas malavaran vinŝprucon da valdepenjaĵo sur la koko kaj la tablotuko […] Servistino tute konfuzita eltiras la kokon sur ĝia grasplado kaj, kiam superpasas min, faras supraĵan klinon kaj malicega graspluvo falas, kiel roso sur herbejon, lasi eternegajn ŝpurojn en mia perlkolora pantalono".

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español. Madrid, Cátedra, 1982 (3a eld.)
  • Javier Huerta, Emilio Peral, Héctor Urzaiz, Teatro español. Madrid: Espasa, 2005.
  • Germán Bleiberg kaj Julián Marías, Diccionario de literatura española. Madrid: Revista de Occidente, 1964 (3a eld.).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]