Aureliano Fernández-Guerra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aureliano Fernández Guerra

Aureliano Fernández-Guerra y Orbe (Granado, 1816 - Madrido, 7-a de septembro de 1894), estis hispana verkisto, dramaturgo, historiisto, arkeologo kaj epigrafiisto, fama eldonisto de Francisco de Quevedo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

El konata familio de Zuheros (Kordovo), riĉa kaj edukita, pasis sian infanaĝon en Granado. Lia patro, la advokato José Fernández-Guerra, estis profesoro de Logiko, Metafiziko, Retoriko, Belartoj, Historio, Numismatiko kaj Antikviko en la Universitato de Granado kaj posedis kolekton de antikvaĵoj kaj prahistoriaj objektoj krom biblioteko de dekok mil volumenoj. Lia filoj, Aureliano kaj Luis, ricevis el li intereson por Literaturo, Historio kaj antikvaĵoj.

En 1825 li translokiĝis al Madrido kaj studis en lernejo de stilo de afrancesado direktorita de José Garriga, eksurbestro, kun aliaj futuraj famuloj; en 1828 li revenis en Granadon; el 1831 al 1832 faris studojn universitatajn de Filozofio en la Seminario de Sacromonte, kiuj pluis en la Universitato de Granado alterne kun tiuj de Juro; en tiu jardecko jam premierigis teatraĵojn en Granado kaj redaktoris ĉe La Alhambra, kie li publikigis romancojn; ĉirkaŭ tiam li amikiĝis kun José Zorrilla, kiu poste dediĉos al li future la skizon de Don Juan Tenorio.

En 1838, ankoraŭ studento, ekprofesoris pri Literaturo kaj Historio, kaj tiu posteno pluis ĝis 1839, kiam li premierigis La peña de los enamorados kaj El trato de Argel. Sekvis El niño perdido (1840) kaj La hija de Cervantes (1843, proza). Januare de 1844 li alvenis al Madrido kaj redaktoris en teatra gazeto El Manzanares; li verkis kritikon pri teatro en La España, laŭ pseŭdonimo de "Pipí".

En Madrido estis ministeria funkciulo samtempe kun liaj literaturaj kaj historiaj studoj kaj veturis ankaŭ stude al Zaragozo, Sevilo, Toros de Guisando, Escalona, Cadalso de los Vidrios ktp.; publikigis verkojn en 1852, en la gazeto Semanario Pintoresco. Tiam li premieris verkojn kiaj Alonso Cano o La Torre del Oro (1845, proza) kaj, kun Manuel Tamayo y Baus, La ricahembra (1854). Li ankaŭ kunlaboris en porinfana gazeto La Niñez. Li faris gravan kolekton de teatraĵaj manuskriptoj kiuj nun troviĝas en la Biblioteko de la Institut del Teatre de Barcelono. Pri lia politika kariero, li plenumis altrangan postenon en la ministerio pri edukado dum regado de Claudio Moyano. Li partoprenis en madridaj babilrondoj kaj aperas portretita inter la famaj poetoj romantikaj de la pentraĵo de Antonio María Esquivel.

Lia ĉefa verko kiel saĝulo estis sendube la eldono kaj studo de Obras prozaj de Francisco de Quevedo [kebEdo] el 1852 al 1859, kun ties biografio ĉefe pri politikaj aferoj; li helpis sin per la grava biblioteko patra kaj du elstaraj amikoj kaj kunlaborantoj: nome Bartolomé José Gallardo kaj Cayetano Alberto de la Barrera; por tiu verko pri Quevedo li inspektis 310 eldonoj (dokumentitaj reale fare de Gallardo kaj ties disĉiplo La Barrera), dum la plej bona el antaŭaj eldonistoj traktis nur 35. Tiu prikeveda verko pluis nur ĝis la du volumeno kaj tie interompiĝis, oni ne konas kial; la materialon poste ricevis Marcelino Menéndez Pelayo, kiu sukcesis presigi almenaŭ tri pliajn volumenojn en la Colección de Bibliófilos Andaluces. Julio Cejador, aliflanke uzis por siaj studoj pri Quevedo ankaŭ nepresitan materialon el Fernández-Guerra.

Li eldonis ankaŭ verkojn de Cervantes kaj de Francisco de la Torre, pri kiu li diskursis por eniri en la Real Academia kaj verkis por posta biografio. Li publikigis Fuero de Avilés (foruo, 1856) kaj kunredaktis kun Antonio Cánovas del Castillo kaj Hinojosa, Historia General de España. El lia poezia verkaro elstaras la legendo La cruz de la Plaza Nueva (1839).

Li estis membro de multaj akademioj, sciencaj societoj kaj organizoj pri arkeologio kaj antikvaĵaro. Same li ricevis premiojn kaj honorojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Liriko[redakti | redakti fonton]

  • La cruz de la Plaza Nueva (1839).

Teatro[redakti | redakti fonton]

  • La peña de los enamorados (1839)
  • El trato de Argel (1839)
  • El niño perdido (1840)
  • La hija de Cervantes (1843).
  • Alonso Cano o La Torre del Oro (1845)
  • Con Manuel Tamayo y Baus, La ricahembra (1854).

Prihistoriaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • El fuero de Avilés. Discurso leído en la Real A. Española, en el aniversario de su Fundación Madrid, Impr. Nacional, 1865.
  • La conjuración de Venecia de 1618, vindicando la memoria del Duque de Osuna y de los marqueses de Vedmar y de Villafranca, calumniado con ocasión de aquel suceso. Discurso leído en la Real A. de la Historia y contestación de D. José Amador de los Rios, Madrid, 1858.
  • Las ciudades Bastetanas de Asso y Argos (MURCIA). Madrid 1887 Imp. de Fortanet
  • Nuevas inscripciones de Córdoba y Porcuna (CORDOBA). Madrid 1887 Tip. Fortanet
  • Sarcófago cristiano de la catedral de Astorga, hoy depositado en el Museo Arqueológico Nacional. (Museo Español de Antigüedades).

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • Francisco de Quevedo, Obras prozaj verkoj (1852 kaj 1859)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]


Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Miranda Valdés, Javier, Aureliano Fernández-Guerra (1816-1894) un anticuario y escritor romántico, Madrid: Real Academia de la Historia, 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]