Pablo Piferrer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pablo Piferrer
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1818 (1818-12-11)
en Barcelono
Morto 30-an de novembro 1847 (1847-11-30) (28-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj katalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Barcelono vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pablo Piferrer i Fàbregas (Barcelono, 1818 - 1848), ĵurnalisto, poeto kaj prozisto hispana kaj kataluna.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vivi malriĉan infanaĝon. Li studis beletrojn kaj juron per ekonomia peno. Kunlaboris ĉe El Vapor, El Guardia Nacional, Diario de Barcelona kaj aliaj gazetoj. Apartenis al grupo de katalunaj verkistoj formita de Manuel Milá y Fontanals, Rubio y Lluch, Joaquín Rubió i Ors kaj aliaj, kiu unuiĝis hispanemon kun katalunismo. Milá publikigis lian poezion post lia morto en Composiciones poéticas de don Pablo Piferrer, don Juan Bautista Carbó y don José Semís y Mensá (1851). En prozo li verkis Clásicos españoles (1846), nome antologio uzota kiel lernolibro kun "Noticia de todas las épocas de nuestra prosa", kie faras studon pristilan de la hispana prozo ĝis Larra; Estudios de crítica (1859) estas kolekto de artikoloj publikitaj en Diario de Barcelona pri teatro, libroj, historio, muziko kaj arto. Iniciatis kun Francisco Javier Parcerisa Recuerdos y bellezas de España montrante saĝecon arkeologian kaj artan sentemon. Kultivis ankaŭ historian novelon ("El castillo de Monsolíu" kaj "Cap d'estopa") aŭ de tipo sociala kaj imaga ("Cuento fantástico", 1837). Konserviĝas ankaŭ valora Epistolario (leteraro).

Oni konsideris lin poeto de ĝermaneca animo pro lia popolismo, amtema melankolio, esprimiva facilo kaj ia malprecizo pri la etoso. Admiris fakte la germanan Romantismon, kaj enkondukis la baladon kie videblas la influo de Schiller en la frazeca seriozeco de liaj poemoj. Menciinidas katalunismo manifestata en gusto al loka temaro kaj al la poezio kataluna kaj popola kaj menestrela. Inter liaj poemoj elstaras "El ermitaño de Montserrat", "Canción de la primavera", "Retorno de la feria", "Alina y el Genio" kaj "La cascada y la campana", simbola poemo kie akvofalo incitas al malespero kaj sonorilo al espero.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español. Madrid, Cátedra, 1982 (3a eld.)
  • Javier Huerta, Emilio Peral, Héctor Urzaiz, Teatro español. Madrid: Espasa, 2005.
  • Germán Bleiberg kaj Julián Marías, Diccionario de literatura española. Madrid: Revista de Occidente, 1964 (3a eld.).
  • Ramón Carnicer Blanco, Vida y obra de Pablo Piferrer. Madrid: CSIC, 1963

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]