Juan Donoso Cortés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Juan Donoso Cortés.

Juan Francisco María de la Salud Donoso Cortés y Fernández Canedo, 1a markizo de Valdegamas (Valle de la Serena, Badajoz, Hispanio, 6-a de majo de 1809 - Parizo, Francio, 3-a de majo de 1853), estis filozofo, parlamentano, politikisto kaj diplomato hispana, funkciulo de la ŝtato sub la liberala reĝimo. De ideologio konservativa, apartenis al la politika etoso de la moderismo kaj la novkatolikoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Studis juron en la universitatoj de Salamanko kaj Sevilo. En 1832 li instaliĝis en Madrido, kie publikigis Memoria sobre la monarquía, de liberal-konservativa tendenco, kaj per kiu komencis agado kiel politika ĵurnalisto, influita de la doktrinema liberalismo de Royer-Collard kaj aliaj gravuloj de la Franca Restaŭrado. Riccevis influon ankaŭ de la filozofo itala Giambattista Vico, kaj enkondukis ties studon en hispana lingvo. En 1833 eniris en altrangajn postenojn ĝis ministro en 1836, dum la registaro de Mendizábal. En 1837 li estis elektita deputito el Kadizo kaj en 1840 vetursi al Francio, tuj antaŭ elpostenigo de la regentino María Cristina. Donoso iĝis fida agento de María Cristina kaj ne revenis al Hispanio ĝis la falo de Espartero, en 1843, kiam iĝis deputito el Badajoz, por la Modera Partio.

Apoĝis la partianojn de la reĝino Isabel la 2-a en la Karlisma Milito kaj partoprenis en la konstitucia reformo fare de Narváez en 1845.

Li kontaktis en Francio kun katolikaj movadoj kaj tiu determinis lian evoluon al agado pli ligita al la defendo de la reĝimo tradicia. Fakte li famiĝis pro tiu reveno al tradicio, el 1848, kiam li presigis sian faman Discurso sobre la Dictadura politika eseo kiu enhavas lian teorion pri "sabra diktaturo", defendo de fortaj registaroj kontraŭ la kaoso kiun li vidis en la revolucio moderna. En 1851 aperis lia fama verko Ensayo sobre el catolicismo, el liberalismo y el socialismo, nome salto al politika filozofio.

Kiel deputito[redakti | redakti fonton]

Tombo de Donoso en Madrido.

Li estis elektita deputito la 22an de septembro de 1837 el Kadizo, kio poste ripetiĝos la 18-a de januaro de 1840. En 1843 iĝis elektita el Badajoz profite la falon de Espartero kaj tio oficialiĝis la 18-a de oktobro. Ekde tiam li okupos parlamentan sidlokon 4 fojojn ĝis la 5a de novembro de 1851.[1]

Kun Jaime Balmes li reprezentas referencon por la disvolvigo de la ideologio de konservativuloj en Hispanio kaj ankaŭ de la pensaro tradiciista, kio influis poste en Marcelino Menéndez y Pelayo, Juan Vázquez de MellaJosé Antonio Primo de Rivera.

Li estis nomumita Markizo de Valdegamas kaj ambasadoro en Parizo, kie li mortiĝis. Liaj restoj troviĝas en la tombejo San Justo de Madrido.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Congreso de los Diputados. Histórico

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Donoso Cortés, Juan, Obras completas, Juan Juretschke (eld.), Biblioteca de Autores Cristianos, Madrid, 1946, 2 vols.
  • Carl Schmitt, Donoso Cortés in gesamteuropäischer Interpretation, Vier Aufsätze, Köln, 1950.
  • Edmund Schramm, Donoso Cortés, ejemplo del pensamiento de la tradición, Eds. Rialp, 1961.
  • Gonzalo Larios Mengotti, Donoso Cortés. Juventud, política y romanticismo. Ed. Grafite, Bilbao, 2003. ISBN 84-95042-95-9
  • Federico Suárez Verdeguer, Vida y obra de Juan Donoso Cortés, Pamplona, Ediciones Eunate, 1997.
  • Manuel Casado Velarde, «Juan Donoso Cortés y el mundo literario de su tiempo», Actas de los II Encuentros de Estudios Comarcales Vegas Altas, La Serena y La Siberia, Valle de la Serena - Badajoz, 2010, págs. 39-67.[1]
  • Manuel Casado Velarde, "Juan Donoso Cortés, 1809-2009 (bicentenario)", en Ventana Abierta, 2009, Don Benito, 47-50.
  • II Encuentros de estudios comarcales dedicados a la conmemoración del bicentenario del nacimiento de D. Juan Donoso Cortés, Badajoz, 2010. ISBN: 978-84-613-7376.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ŝablono:Wikisource autor