Rafael del Riego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rafael del RIEGO

Rafael del RIEGO (komplete: Rafael del Riego y Nuñez) (9-a de aprilo 1784 - 7-a de novembro 1823) estis hispana generalo kaj liberala politikisto.

Riego estis naskita je la 9-a de aprilo 1784 (laŭ alia fonto je la 24-a de novembro 1785) en Santa María de Tuñas en Asturio. Post ĉeesto en la Universitato de Oviedo en 1807, li iris al Madrido, kie li rekrutiĝis en la armeo. Je 1808, dum la Milito de Hispana Sendependiĝo, li estis kaptita de la francoj kaj enkarcerigita en Eskorialo, el kie li finfine eskapis.

Je la 1-a de novembro 1808 li partoprenis en la Batalo ĉe Espinosa de los Monteros, dum kiu li denove iĝis prizonulo. Post tri tagoj li estis sendita al Francio kaj fine liberigita. Li vojaĝadis tra Anglio kaj Germanio, revenis 1814 al Hispanio kaj re-eniris la armeon en la rango de ĉef-leŭtenanto.

Dum 6 jaroj de absolutisma dum la regado de la reĝo Ferdinando la 7-a, li partoprenis en konspiro de la framasonoj kaj liberalistoj kontraŭ la reĝo. En la jaro 1819 la reĝo formis 10 batalionojn por batalo kontraŭ la ribelo en Suda Ameriko. Riego iĝis komandanto de la asturia bataliono. Tamen, post la alveno al Kadizo, li komencis ribelon je la 1-a de januaro de 1820, kaj petis la restarigon de la Konstitucio de la jaro 1812, la unua demokrata konstitucio en Hispanio, kiu estis forigita de la reĝo. Post pozitivaj aliĝoj de aliaj generaloj, la reĝo cedis kaj tiam komenciĝis la liberala regado.

La nova progresista registaro nomumis Riegon kampmarŝalo kaj kapitanĝeneralo de Galegio. En 1821 oni lin translokigis al Aragono. La 18-an de junio li edzigis sian kuzinon Teresa del Riego y Bustillos. Je la 4-a de septembro samjara, okaze de respublikana ribelo, li estis akuzita je respublikanismo, kaj enkarcerigita. Tamen, lia populareco kreskis, kaj en 1822 li estis elektita en la Kortezoj (Parlamento), kaj liberigita.

En decembro 1822, en la Kongreso de Verona, la landoj de la Sankta Alianco decidis ke respublikana reĝimo en Hispanio estus risko por la stabileco en Eŭropo, kaj decidis revenigi la absolutisman monarĥion. Je la 7-a de aprilo de 1823 franca armeo trairis la Pireneojn. Riego ekkomandis la 3-an Armeon, kaj rezistis la invadantojn. Tamen, en septembro li estis perfidita, kaj malliberigita en la urbo de Anquillas (Ĥaeno). Li estis juĝita en Madrido, akuzita je perfido, kaj kulpigita. La 7-an de novembro de 1823 Rafael del Riego estis pendumita en la madrida placo Cebada.

Riego fariĝis la simbolo de la liberalismo kaj de la respublikistoj en Hispanio. Himno de Riego, kantaĵo honore al Riego estis la himno de la Dua Hispana Respubliko (1931-1939). Nun lia portreto estas montrata en la sidejo de la hispana parlamento.