Duko de Rivas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ángel de Saavedra, duko de Rivas

Ángel de Saavedra y Ramírez de Baquedano, pli konata kiel Duko de Rivas (Kordovo, 10-a de marto de 1791-Madrido, 22-a de junio de 1865). Hispana verkisto, dramisto, poeto, pentristo kaj politikisto, konata ĉefe pro sia fama romantikisma teatraĵo Don Álvaro o La fuerza del sino (1835).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis en la Pornobelula Seminario de Madrido dum dek unu jaroj. Je sia nur naŭa jaro li jam posedis multajn nobelajn distingojn. En 1807 li jam estis subleŭtenanto de la Reĝa Gvardio. Li luktis kuraĝe kontraŭ la napoleona armeo kaj li estis vundita en la batalo de Ontígola (1809). La generalo Castaños nomumis lin kapitano de la leĝera kavalerio kaj li estis ankaŭ membro de la Alta Oficiraro.

En 1823, Rivas estis kondamnita je morto pro siaj liberala kredaro kaj pro partopreno en la puĉo de Riego en 1820. Krome oni deprenis sian tutan havaĵon kaj li forfuĝis al Britio. Poste li translokiĝis al Malto en 1825 kie restis kvin jarojn. En 1830 li translokiĝis al Parizo. Post la morto de la reĝo Ferdinando la 7-a en 1833, li revenis en Hispanion pro ricevita amnestio kaj reklamis siajn heredaĵon kaj titolojn, ĉar en 1834 mortiĝis lia plej aĝa frato kaj li ricevis la titolon Duko de Rivas. Du jarojn poste li estis nomumata Ministro pri Internaj Aferoj. Poste li translokiĝis al Portugalio por malmulte da tempo. Je sia reveno li estis senatoro, urbestro de Madrido, ambasadoro kaj plenrajta ministro en Napolo kaj Francio, posedis eĉ pli altrangaj postenojn kaj estis prezidanto de la Real Academia Española kaj de la Ateneo de Madrido en 1865.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Pri literaturo, Rivas estis protagonisto de la hispana romantikismo. Don Álvaro aŭ la forto de la destino, premieriĝis en Madrido en 1835, kaj estis la unua sukceso de la romantisma hispana teatro español. La verko estis poste bazo de la libreto de Francesco Maria Piave por la opero de Verdi La Forza del Destino (1862).

Alia romantikisma teatraĵo estis El desengaño en un sueño (Elreviĝo en revo). Aliaj teatraĵoj estis Malek Adel, Lanuza y Arias Gonzalo kaj la komedio Tanto vales cuanto tienes (Tiom vi valoras kiom vi havas), sed tiuj verkoj estas de stilo novklasikisma.

Kiel poeto, lia plej konata verko estas Romances históricos (Historiaj romancoj) (1841), adaptiĝoj de popolaj legendoj per formo de romanco, sed li verkis ankaŭ verkojn kiel Poesías (1814), El desterrado, El sueño del proscrito, A las estrellas y Canto al Faro de Malta (Kanto al la lumturo de Malto). Proze li verkis Sublevación de Nápoles, capitaneada por Maniselo kaj Historia del Reino de las Dos Sicilias. En eseo li elstariĝis per Los españoles pintados por sí mismos (La hispanoj pentritaj de si mem). Li verkis romancojn per stilo de legendoj kun brilaj priskriboj kaj lerta historia fantazio kiel La azucena milagrosa (La mirakla lilio) (1847), Maldonado (1852) kaj El aniversario (La jariĝo) (1854). Krome li verkis kelkajn kutimbildojn.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

Rakontaro[redakti | redakti fonton]

Sonetoj[redakti | redakti fonton]

Teatro (tekstoj en eksteraj ligoj)[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj (en la hispana)[redakti | redakti fonton]