Ramón Mesonero Romanos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mesonero Romanos

Ramón de Mesonero Romanos (Madrido, 19a de julio de 1803 - Samloke, 30a de aprilo de 1882), verkisto de Hispanio. Gravas ĉar el liaj verkoj eblas koni la tiaman Madridon.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filo de influa familio de Madrido, lia patro, Matías Mesonero, el Salamanko, estis ŝatanto de literaturo; forpasis la 5an de januaro de 1820, kaj Mesonero Romanos ekprizorgis familiajn negocojn. La progresema epoko de la registaro nomita Trienio Liberal markis profunde la aŭtoron per sia liberala kaj revoluciema etoso kaj li aliĝis kiel nacia milicano jam dekokjara. Jam tiam li presigis siajn unuajn morartikolojn, kiuj estis jam majstroverkoj laŭ observado kaj stilo: Mis ratos perdidos o ligero bosquejo de Madrid en 1820 y 1821 (Miaj perditaj momentoj aŭ svaga skizo de Madrido en 1820 kaj 1821), Madrido, Presejo de Don Eusebio Álvarez, 1822. Literature li interesiĝis ĉefe pri Leandro Fernández de Moratín, Bartolomé José Gallardo kaj Sebastián de Miñano, kaj legis la dramistojn de la Hispana ora epoko: Tirso de Molina, Lope de Vega, Pedro Calderón de la Barca, Agustín MoretoFrancisco Rojas Zorrilla. Li entuziasmiĝis ankaŭ pro itala opero. La konata babilrondo de El Parnasillo estos nostalgie memorata en liaj verkoj kaj formis parton de la nomata grupo Partida del Trueno (Tondrobando). José de Espronceda, Ventura de la Vega, Patricio de la Escosura, Miguel de los Santos Álvarez, Mariano José de Larra, Romero Larrañaga, Pelegrín, Segovia... formis parton de tiu cirklo, kie estis ankaŭ Mesonero Romanos. Artistoj, dramistoj kaj konataj entreprenistoj estos same samrondanoj kaj amikoj de Mesonero. El ĉiuj José María Carnerero, ĵurnalisto kaj dramisto, estos la plej ligata al Mesonero Romanos kaj kiu enkondukos lin en la ĵurnalisman medion plej gravan de la epoko. Juan Grimaldi, direktoro de la Teatro del Príncipe kaj aŭtoro de la fama magikomedio La pata de cabra (La kaprokruro), estas alia el la famaj gravuloj, kiu gravos por El Curioso Parlante, pseŭdonomo per kiu Mesonero kutime subskribis siajn verkojn.

Tiame li ekinteresiĝis pri urbanizado. La ŝanĝo, pro kiu suferis la tiama Madrido dum tiuj jaroj, kialis multnombrajn veturadojn eksterlanden pro scivolemo pri la urbanizado de diversaj urboj; tiele el aŭgusto de 1833 al majo de 1834 Mesonero Romanos veturis al Francio. Nur parte restis la Fragmentos de un Diario de Viaje (Fragmentoj de veturtaglibro), publikitaj de la filoj de la verkisto dum la jarcentiĝo de lia nasko. La dua eksterlandaveturado aperas en lia verko Recuerdos de Viaje por Francia y Bélgica (Veturmemoroj tra Francio kaj Belgio); tamen li veturis tra multe de Eŭropo dum la epoko de la regentado de María Cristina, kiel aperas en la Trabajos no coleccionados (Nekolektitaj verkoj) publikitaj de liaj filoj. Li redaktoris kun Estébanez Calderón la ĵurnalon Cartas Españolas (Hispanaj Leteroj). En la periodo 1845-1850 li dediĉis sin al Urbodomo de Madrido kiel skabeno. Lia Proyecto de mejoras generales (Projekto de ĝenerala plibonigado), legita en la urbodomo la 23an de majo de 1846, klarigas aŭtentan remodeligon de la tiama Madrido. Post jaroj li verkis novan municipan regularon Ordenanzas municipales, kiu validis dumlonge. Poste li dediĉis sin al la literaturo: eldonis verkojn de la samtempaj dramistoj kaj de tiuj postaj al Lope de Vega kaj Rojas Zorrilla por la Biblioteca de Autores Españoles, kaj li estis oficiala kronikisto el 15a de julio de 1864. Li kunlaboris ankaŭ en publikaĵoj kiel El Indicador de las Novedades, El Correo Literario y Mercantil, Cartas Españolas, Revista Española, Diario de Madrid, Semanario Pintoresco Español. Li estis fondinto kaj apoganto de kulturinstitucioj kiel Ateneo kaj Liceo. Li eniris en la Real Academia (Lingva Akademio) la 3an de majo de 1838 kiel honora akademiano kaj la 25an de februaro de 1847 kiel enkalkulata membro. Li estis poreterna bibliotekisto de Madrido kaj la Municipo de Madrido aĉetis lian libraron kontraŭ 70.000 realoj. Li iom post iom moderigis sian komencan liberalismon kaj fine iĝis firma konservatulo. Maljunaĝe li verkis bonkvalitan aŭtobiografion, nome Memorias de un setentón (Memoroj de sepjarulo).

Mesonero Romanos elstaras kiel primora verkisto, ĉefe pri homoj, popolaj karakteroj, lokoj kaj etosoj de Madrido.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Mis ratos perdidos o ligero bosquejo de Madrid en 1820 y 1821. Madrid, Presejo de Don Eusebio Álvarez, 1822.
  • Manual de Madrid. Descripción de la Corte y de la Villa (Madrid, 1831)
  • Panorama matritense: cuadros de costumbres de la capital observados y descritos por un curioso parlante. Madrid, Presejo de Repullés, 1835.
  • Recuerdos de viaje por Francia y Bélgica en 1840 y 1841. (Madrid, 1841)
  • Escenas y tipos matritenses (Madrid, 1851)
  • Nuevo manual histórico-topográfico-estadístico, y descripción de Madrid, (Madrid, 1854)
  • El antiguo Madrid, (Madrid, 1861).
  • Memorias de un Setentón, natural y vecino de Madrid (Madrid, 1881)
  • Obras jocosas y satíricas de El Curioso Parlante (1832-1842) (Madrid, 1881).
  • Tipos y caracteres: bocetos de cuadros de costumbres: (1843 a 1862), Madrid, 1881.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]