La conjuración de Venecia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La conjuración de Venecia
literatura verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
vdr

La conjuración de Venecia (La venecia konspiro), 1830, de Francisco Martínez de la Rosa, duko de Rivas, estas unu el ĉefaj teatraĵoj de la hispana romantismo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En La conjuración de Venecia la agado okazas en Venecio komence de la 14a jarcento. Grupo de konspiruloj kontraŭ la tiranio de nobeloj prezentas la politikan fonon. La heroo estas Rugiero, kiel konspirestro. Tiele en la unua akto la temo estas libero, dum en la dua okazinta en la familia tombejo de la Morosini, simbole temas pri morto. Klaraj kontrastoj karakteras ĉe romantismo. Tiele oni detruas la amon inter Rugiero kaj Laura. Post tio la frustrita konspiro rompiĝas kaj denove kontraste estos sange subpremita dum bruema karnavalo. Kontento antaŭas suferon kaj malesperon. La forto kontraŭa al la geamantoj estas reprezentata de Pedro Morosini kaj liaj sekvantoj. La granda sceno pri amo, okazas en tombejo! Tio antaŭdiras la futuran detruon de la esperoj kaj de la feliĉo de la enamiĝintoj. Oni arestas Rugieron. Kiu ne aperos en la 3a aŭ 4a aktoj.

Rugiero estas klara ekzemplo de romantisma heroo. Karakteras ĉefe lia deveno mistera (edukita de piratoj), lia nefeliĉo, lia dediĉo al libero, la intenso de lia amo al Laura kaj la ironio de lia fina destino kiam li estas ekzekutita tuj post malkovri, ke Pedro Morosini (responsa pri lia aresto kaj malfeliĉo) estas reale lia patro. Eble lia insurekciemo kaj neevitebla malsukceso respegulas la propran personan sperton de Martínez de la Rosa ke la revolucioj kutime malsukcesas, ĉefe antaŭ homa kondiĉo subpremakaj maljusta. Estas ironia lia kondamno je morto fare de tribunalo estrita de lia propra patro.

Tamen mankas konscienco pri lia tragedio kaj pri la gravo de la ama temo kompare kun la politika. Krome Rugiero ankaŭ ne diras monologojn, kiel korespondas al romantismaj herooj. Ankaŭ ne estas juĝado pri la neevitebla tempopaŝo, kiel ja estas ĉe Macías aŭ ĉe Los amantes de Teruel. La destino ne estas rekte rilata kun la ama temo. Estas la konspira malsukceso kaj ne la malkovro de Rugiero pri sia patro, kio finas la esperon de la enamiĝintoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español. Madrid, Cátedra, 1982 (3a eld.)
  • Javier Huerta, Emilio Peral, Héctor Urzaiz, Teatro español. Madrid: Espasa, 2005.
  • Germán Bleiberg kaj Julián Marías, Diccionario de literatura española. Madrid: Revista de Occidente, 1964 (3a eld.).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]