Francisco Martínez de la Rosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Francisco Martínez de la Rosa laŭ pentraĵo de la Ateneo de Madrid

Francisco de Paula Martínez de la Rosa (Granada, 10a de marto de 1787 - Madrido, 7a de februaro de 1862). Hispana poeto, dramaturgo kaj politikisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en riĉa familio. Li estis konsiderita en bazlernejo tiom inteligente ke li atingis la privilegion eniri, kiam li estis ankoraŭ nur dekdujara, en Universitato de Granado, kie li doktoriĝis pri Juro en 1804, tio estas kiam li estis nur 17-jara. Postan jaron li jam estis profesoro pri Morala Filozofio en Granada. Sekvanto de Condillac, li ekverkis poemojn tre juna. Kiam komencis la Hispana Milito de Sendependeco, fondis la ĵurnalon Diario de Granada (1808) kaj ekestis diplomato en Ĝibraltaro kaj Londono; li estis jam ano de la liberala partio kaj estis diputito en las Cortes de Cádiz -tiama kaj unua hispana parlamento-. Samtempe li ekverkis komedion Lo que puede un empleo, (Kion ebligas posteno, 1812, premierita en Cádiz sub la franca bombardado, kaj la tragedion La viuda de Padilla (La vidvino de Padilla, 1814). Li publikigis la politikan eseon La revolución actual de España, (La nuna revolucio hispana, Granada, 1813 kaj antaŭe en El Español, La Hispano, Londres, 30-an de oktobro kaj 10-an de novembro de 1810).

Estante iom virineca, la tiama socio ne permesis tion kaj li ricevis la konfuzigan kromnomoninsulton "Viro de la bela rozaro", invento ŝajne de Bartolomé José Gallardo. La absolutisma restarigo de 1814 malliberis lin en Madrido la 11-an de majo kaj elpelis lin al insulo Gomera, kvankam li estis malsana; tie li pasis la tempon per legado de Burke, Bentham kaj per verkado. Post la venko de Rafael del Riego en 1820 li estis liberigita kaj dum la Liberala Jartrio aperis kiel moderega liberalo, pro kio li ricevis novan insulton pastelero kaj Rosita la pastelera (kukisto aŭ Roznjo la kukistino) de la radikaluloj. Deputito de Granado ekde 1820 ĝis 1822, li estis partiano de plifortigado de la reĝa povo, li estis insultita de la povo kun Toreno kaj Moscoso la 4-an de februaro de 1822. Altranga funkciulo, li demisiĝis post la plifortigo de la liberalaj revoluciuloj.

Post la invado farita de los Cien Mil Hijos de San Luis (franca absolutisma armeo) ekziliiĝis en Parizo en 1823. Li veturis tra Italio. En Parizo li aperigis siajn Obras literarias (Literaturaj verkoj, 1827-1830), Edipo (1829), Morayma (1829), Abén Humeya (1830) kaj La Conjuración de Venecia (La venezia konspiro, 1830) kaj estis influita de la liberalismo de André Guizot, dum lia literatura aktivado influiĝis de la tiame kreskanta Romantismo. Fine de 1831 li revenis al Madrido laŭ amnestio de tiu jaro kaj ekloĝis denove en Granada. Aperis tiam lia Poética, Palma, 1831. En 1833 publikigis Los celos infundados o el marido en la chimenea (La nefonditaj ĵaluzoj aŭ la edzo en la kameno) komedio, en Madrido, kaj post la morto de Fernando la 7-a kolekton de Poesías, (Poemoj) Madrido, 1833. En 1834 li publikigis Hernán Pérez del Pulgar, el de las hazañas, Madrid, 1834, romaneca historio. Kiam la regentino María Cristina de Borbón-Dos Sicilias serĉis la helpon de la liberala partio por defendi la dinastiajn rajton de la tiama infanino Elizabeto la 2-a de Hispanio, li ricevis postenon de ĉefministro (Prezidento) ekde la 15-a de januaro de 1834 ĝis la 15-a de junio de 1835. En tiu posteno li ekideis la nomitan Estatuto Real de 1834, intermeza teksto inter la absolutismo kaj la liberalismo kiu neniun interesigis. Oni kulpis lin pro mortigo de monaĥoj, ĉar li nenion faris tiurilate. En 1835, 1836 kaj 1838 publikigis sian historian eseon Espíritu del siglo (Jarcenta spirito).

Krom kelkaj prelegoj Discursos li publikigis romanon Doña Isabel de Solís, Madrid, 1837; Libro de los niños, (Libro de la infanoj), Madrid, 1839; La boda y el duelo, komedio, (La nupto kaj la duelo), Madrid, 1839. De 1840 ĝis 1843 li denove ekziliiĝis en Parizo post la ekregento de Baldomero Espartero, partoprenante la medion de María Cristina kaj estante akceptita en la Institut Historique; tie li publikigis kelkajn eseojn en la franca pri historia temoj rilataj al Kristoforo Kolumbo kaj al jarcenta spirito en la literaturo. Ministro de Estado de 1844 ĝis 1846, dum la registado de Narváez. Dum tiuj li apogis la reformon de la konstitucio de 1837 kaj partoprenis la proceduron starigi la moderan konstitucion de 1845. En 1848-1849 li estis ambasadoro en Parizo kaj en Romo. Li estis prezidento de la hispana parlamento dum la lastaj jaroj de la Modera Jartrio kaj tio markis la malakcepton de la parlamento kontraŭ la projektoj de politika reformo de Bravo Murillo, kies malvenkon li helpis. Li estis denove ministro de Estado el 1857 ĝis 1858 kaj prezidento de la Consejo de Estado en 1858. Li publikigis Bosquejo histórico de la política de España en tiempos de la dinastía austriaca, Madrid, 1856, La moralidad como norma de las acciones humanas, Madrid, 1856, El parricida (íd.), kelkajn prelegojn kaj la komedion La hija en casa y la madre en las máscaras, Madrid, 1868 (postmorte eldonita). Lia idea evoluo ŝanĝis el la revolucia teatro liberala de lia juneco al la konservativa monarkiismo posta.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Aperis en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Hispanlingve[redakti | redakti fonton]

  • Lo que puede un empleo, (Kion ebligas posteno), 1812.
  • La viuda de Padilla, (La vidvino de Padilla), 1814.
  • La revolución actual de España, (La nuna revolucio hispana), 1813.
  • Edipo, 1829.
  • Morayma, 1829.
  • Abén Humeya, 1830.
  • La conjuración de Venecia, (La venezia konspiro), 1830.
  • Poética, 1831.
  • Los celos infundados o el marido en la chimenea, (La nefonditaj ĵaluzoj aŭ la edzo en la kameno), 1833.
  • Hernán Pérez del Pulgar, el de las hazañas, 1834.
  • Espíritu del siglo, (Jarcenta spirito), 1835, 1836 kaj 1838.
  • Doña Isabel de Solís, 1837.
  • Libro de los niños, (Libro de la infanoj), 1839.
  • La boda y el duelo, komedio, (La nupto kaj la duelo), 1839.
  • Bosquejo histórico de la política de España en tiempos de la dinastía austriaca, 1856.
  • La moralidad como norma de las acciones humanas, 1856.
  • El parricida, 1856.
  • La hija en casa y la madre en las máscaras, (Filino hejme kaj patrino karnavale), 1868 (postmorte eldonita).


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]