Ramón Menéndez Pidal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ramón Menéndez Pidal

Ramón MENÉNDEZ PIDAL (Korunjo, 13-a de marto de 1869Madrido, 14-a de novembro de 1968) estis filologo, historiisto, folkloristo kaj mezepokisto hispana. Kreinto de la filologia hispana skolo, li estis saĝula membro de la Generacio de 1898 kaj avo de la filologo Diego Catalán.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝita en Korunjo, li estis baptita la tagon 18an de marto de 1869 en la Preĝejo Paroĥa Sankta Maria de la Kampo de Korunjo per la nomoj de Rajmondo Francisko Antonio Leandro. Estis filo de la juĝisto Johano Menéndez Fernández, natura de Pajares (Asturio), kaj de Ramona Pidal, natura de Villaviciosa (samloke) kaj frato de Johano kaj Ludoviko. Li kiam havis dektri monatojn lia patro tranlokiĝis al Oviedo, eksigita de Juĝisto pro ne ĵuri la konstitucion de 1869; en tiu urbo li vivis ĝis la sep jaroj, kiam lia patro estis rehabiligata en la posteno kaj destinita al Sevilo. Je liaj dek jaroj ekzameniĝis por eniri en la Mezlernejo de Albacete, urbo al kiu estis estinta destinita lia patro kiel juĝisto; en koncerna mezlernejo iniciatis la Duan Instruadon, kiu daŭrigis en Burgos (dua kurso) kaj Oviedo (tria kaj kvara). En 1883 li estis en la Mezlernejo Kardinalo Cisneros de Madrido. Tiun periodon de lia formado nomis Rajmondo Menéndez Pidal «lia kastilianigo», laŭ skribis Carmen Conde en 1969, ĉar liaj «kunklasanoj mokis pri asturianismoj de lia lingvaĵo». Li poste studis en la Universitato de Madrido, kie estis disĉiplo de Marcelino Menéndez Pelayo kaj, en 1899, li atingis la katedron de Romanika Filologio de la Universitato de Madrido, kiun li devos konservi ĝis sia emeritigo, en 1939.

En 1900 li edziĝis kun Maria Goyri, la unua virino kiu faris oficialajn studojn kaj finis ilin en la Fakultato de Filozofio kaj Beletroj (1896). En ilia nuptovojaĝo malkovris ambaŭ la persiston de la hispana romancaro kiel parola literaturo kaj ili komencis rikolti multajn am-romancojn en pluaj ekskursoj tra teroj de Kastilio la Malnova. Elektita por la Reĝa Hispana Akademio en 1901, lia majstro Menéndez Pelayo prononcis lian salutparoladon.

La reĝo Alfonso la 13-a lin enoficigis komisaron en la konflikto de limoj inter Peruo kaj Ekvadoro (1905), kion li utiligis, ĉar finita lia laboro kaj subskribita la akcepto de la arbitracio fare de ambaŭ landoj, li vojaĝis tra aliaj hispan-amerikaj landoj por studi en ili la tradician hispanan romancaron kiu ankoraŭ pluvivis. La 16-a de junio de 1910 estis enoficigita kiel Prezidanto de la Komitato Direkta de la Restadejo de Studentoj, kreita la 6-an de majo de la sama jaro. La 2-an de marto de 1915 estis konfirmita en la posteno de Direktoro de la Centro de Historiaj Studoj, kiu li jam estis praktikante ekde ties kreo. La 21-an de majo de 1926 estis elektita unua vicprezidanto de la Junto de Pligrandigo de Studoj (Junta de Ampliación de Estudios); ĉiuj ĉi tiuj institucioj trovis rilatigitaj kun la principoj defenditaj de la Libera Institucio de Instruado (Institución Libre de Enseñanza) kaj, fakte, unu el liaj filinoj estis la pedagogino Jimena Menéndez-Pidal Goyri, fondintino de la centro de instruado Lernejo Estudio, kies idearo reprenos la spiriton de la ILE.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • La leyenda de los siete infantes de Lara (1896)
  • Catálogo de las Crónicas Generales de España (1898)
  • Antología de prosistas castellanos (1898)
  • Notas para el romancero del Conde Fernán González (1899)
  • Manual elemental de gramática histórica española (1904)
  • El dialecto leonés (1906)
  • La epopeya castellana a través de la literatura española (1910)
  • Cantar del mío Cid: texto, gramática y vocabulario (1908–1912)
  • Orígenes del español (1926)
  • Flor nueva de romances viejos (1928)
  • La España del Cid (1929)
  • La idea imperial de Carlos V (1938)
  • El idioma español en sus primeros tiempos (1942)
  • La lengua de Cristóbal Colón (1942)
  • La lengua de Cristóbal Colón y otros ensayos (1942)
  • Historia y epopeya de los orígenes de Castilla (1942)
  • Historia del Cid (1942)
  • Toponimia ibero-vasca en la Celtiberia (1950)
  • Reliquias de la poesía épica española (1952)
  • Toponimia prerrománica hispana (1952–1953)
  • Romancero hispánico (1953)
  • Toponimia prerrománica hispana (1953)
  • Poesía juglaresca y juglares (lasta redakto de 1957)
  • En torno a la lengua vasca (1962)
  • El Padre Las Casas: su verdadera personalidad (1963)
  • Crestomatía del español medieval (1965–1966)
  • Historia de España (komencita en 1935 kaj kompletigita en 2004)