Guzmán de Alfarache

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gravuraĵo de la eldono de Antverpeno de 1681, paĝo 201.

Guzmán de Alfarache estas pikareska romano de la hispana verkisto Mateo Alemán publikita en du partoj: la unua en Madrido en 1599 laŭ la titolo Primera parte de Guzmán de Alfarache kaj la dua en Lisbono en 1604 laŭ la titolo Segunda parte de la vida de Guzmán de Alfarache, atalaya de la vida humana.[1] La rakonto sekvas la membiografian stilon (unua gramatika persono) kiel ĉe Lazarillo de Tormes, kvankam diference el tiu iama novelo, la rolulo protagonista kaj rakontisto montras duoblan dimension, kiel pikaro kaj kiel pentita pekulo, kio korespondas al la du sinsekvaj epokoj de lia vivo, kaj kio estas postulata de la nova sinteno struktura de la Kontraŭreformacio.

La ĉefa rakonto tiurilate enhavas didaktikajn kaj moralajn devojiĝojn kaj saĝulajn ekzemplojn kaj antikvajn kaj modernajn, kaj religiajn kaj nereligiajn; hegemonias Seneko, la Evangeloj, la popola proverbaro kaj la komuna temero de la tiama predikarto. Kiel morala sermono temas pri hibrido inter distra romano kaj morala eseo.

Oni enmetas ankaŭ novelojn (kiel ĉe la kazo de Don Kiĥoto) nome moriska kia "Ozmín kaj Daraja", kaj alian de inspiro italeca kia tiu de "Dorido kaj Clorinia" aŭ la historio de "Bonifacio kaj Dorotea", eble pro la celo ripozi la ĉefan agadon.

La Guzmán konsolidis la formulon de la pikareska romano kaj en Hispanio kaj en Eŭropo, ĉar ĝi estis multe ofte tradukita, foje sen la moralaj devojiĝoj tiom bremsaj, kio certe malhelpis la intencitan moralan celon; la aŭtoro promesis trian parton kiu neniam estis publikita.

La ĉefa karaktero de la filozofio de la vivo elirita el Guzmán de Alfarache estas mizantropa pesimismo: la vivo de la homaro estas surtera luktado kontraŭ malamika mondo kies ĉefa movigilo estas perforto: la protagonisto klopodas ripete reformiĝi sed ĉiam refalas en malvirto, kiel ia de Sizifo. Tiom negativan vidpunkton oni atribuas kutime al la dura vivo de la aŭtoro, aŭ al lia naturo kiel malnovkristano; ĉiukaze la aliaj verkoj de la aŭtoro atestas, ke temas pri vera kristana moralisto klare konvinkita pri la absoluta egaleco de ĉiuj homoj, kaj pri la valoro de la propraj virto kaj digno super grupoj kaj sociaj tavoloj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Segunda parte de la vida de Guzmán de Alfarache, atalaya de la vida humana, Lisbono, Pedro Craasbeck, 1604. Catálogo Colectivo del Patrimonio Bibliográfico Español, CCPB000034374-9.