Kantigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kantigo, cantigacántiga en galega aŭ hispana, estas tipa ĝenro de la mezepoka galeg-portugala liriko (12a - 14a jarcentoj).

La kantigoj estas kantataj poemoj, kies vortumado kaj muziko estis komponitaj de trobadoroj. Kiu ludis kaj kantis tiujn poemojn estis menestreloj, kiu foje estis ankaŭ trobadoro.

Las galeg-portugalja kantigoj estis kolektitaj en la nomataj cancioneros (kantaroj) kiuj kolektis grandan nombron de poemoj. Oni konas ĉefe tri tiajn kantarojn: nome la Cancionero de Ayuda, la Cancionero de la Nacia Biblioteko de Lisbono kaj la Cancionero de la Vatikana.

La plej antikva konata kantigo estas la "Cantiga da Ribeiriña", nomata ankaŭ "Cantiga da Garvaia", komponita de Paio Soares de Taveirós probable en 1189 (aŭ 1198, estas duboj pri la datigo).

Temaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ ties temaro, oni distingas:

  • Cantigas de amor: amkantoj aŭ amkantigoj, nome trobadoro direktas sin al sia amatino.
  • Cantigas de amigo: enamiĝinta virino plendas pro foresto de sia amato.
  • Cantigas de escarnio: la poeto kritikas ĉu al partikulara malamiko ĉu al la socio are per nerekta aludo, uzante duoblajn sencojn, ironion, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]