Sint-Maarten

El Vikipedio

(Alidirektita el Sint Maarten)
Saltu al: navigado, serĉo

Geografio > Ameriko > Antiloj > Ĉebordaj Antiloj > Nederlandaj Antiloj > Sint Maarten < Nederlando


Sint-Maarten estas la suda parto de la insulo Sent-Martino en la Kariba Maro, nomita laŭ la sankta Marteno de Tours. La tuta insulo situas 240 km oriente de Puerto-Riko, kaj sude de Angvilo. Ĝi apartenas al la Malgrandaj Antiloj. Sint-Maarten, la suda insuloparto, apartenas al la Nederlandaj Antiloj, teritorio dependa de Nederlando. Sint-Maarten kovras areon de 34 km², havas 32.000 enloĝantojn kaj havas la ĉefurbon Philipsburg.

La alia, norda, parto de la insulo nomiĝas Saint Martin kaj apartenas al la francia transmara departemento Gvadelupo.

Geografia pozicio:(18° 01′ 25″ N; 63° 02′ 54″ U Mapo)