Saba

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Saba estas la plej malgranda loĝata insulo de la antaŭaj Nederlandaj Antiloj. Ĝi apartenas kun Sint Eustatius, Sint Maarten kaj la neloĝata rokinsuleto Green island (Verda insulo) al la Deventaj Insuloj. La ĉefloko estas The Bottom (La Fundo). Krom The Bottom sur Saba estas tri vilaĝoj: St. John's Flat, Windwardside en Hell's Gate. La parolata lingvo estas la angla. Loke oni nomas la insulon The unspoiled queen (La nedifektita reĝino).
Saba havas proksimume 1300 loĝantojn, duono el ili estas posteuloj de afrikaj sklavoj. Krom tio loĝas 200 studentoj sur la insulo. Kvarono de la loĝantoj nomiĝas JohnsonHassell.

Saba ekde la 10-a de oktobro 2010 fariĝis komunumo de Nederlando.


[redakti] Geografio

Saba situas 30 km sudokcidente de Sint Maarten. la diametro estas proksimume 4,5 km, kaj la areo estas 13 km². Saba konsistas el morta vulkano kun kvar lafakupoloj. Geografia pozicio: (17° 31′ 26″ N; 63° 14′ 58″ U Mapo)


Situo

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.sabatourism.com/generalinfo.html
Ekstera ligilo  http://www.sabatourism.com
Ekstera ligilo  http://www.treemail.nl/download/saba.pdf
Ekstera ligilo  http://www.sabapark.org
Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj