Ronnie Brunswijk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ronnie Brunswijk
Persona informo
Ronnie Brunswijk
Naskiĝo 7-an de marto 1961 (1961-03-07) (63-jaraĝa)
en Moiwana,  Surinamo
Ŝtataneco Surinamo vd
Partio General Liberation and Development Party vd
Familio
Infanoj Damian Brunswijk vd
Profesio
Okupo politikisto • futbalisto • futbala trejnisto • rezistobatalanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ronnie Brunswijk en 2020

Ronnie Brunswijk [Roni Brensŭejk] naskiĝis en la vilaĝo Moengo Tapoe, en la distrikto Marowijne, Surinamo, la 7-a de marto de 1961. Estis gerila estro opozicianta al la reĝimo de Desi Bouterse. Li estas entreprenisto kaj politikisto. Li estis fondinto de la Populara Partio de la Progreso (PPP).

Ekkariero kaj gerilo[redakti | redakti fonton]

Dum 1980 kaj ĝis 1982 estis korpo-gardisto kaj amiko de Desi Bouterse, sed pro politikaj diferencoj li kontraŭis la reĝimon kaj, en 1983 formis kun alia grupo de junuloj la organizon Movado Komando de la Ĝangalo, nome grupo guerila apogita de la eksprezidento Hendrick Chin A Sen kaj ties grupon Movado por la Liberigo de Surinamo, kiuj estis financataj ekde Nederlando.

Dum lia estrado en la gerilo, eniris en la ĝangalo, konkeris en 1986 la vilaĝon Moengo, kaj ties fabrikojn de baŭksito, kaj, tuje ili sukcesis konkeri ankaŭ la tutan orienton de la distrikto Para, kaj eĉ la ĉirkauoj de la Internacia Flughaveno Johan Pengel. En 1987 kaj post prezidenta elektado libera de la 25-a de majo, Brunswijk subskribis interkonsenton por neluktado kun Bouterse. En 1992 la prezidento Ronald Venetiaan subskribis interkonsenton por kooperado kun la ĉefaj grupoj gerilaj kaj, la Movado Komando de la Ĝangalo solviĝis.