Kito
| Kito | |||
| hispane: Quito | |||
| urbo | |||
|
Historia centro de Kito nokte
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: San Francisco de Quito | |||
| Lando | |||
|---|---|---|---|
| Provinco | Provinco Pichincha | ||
| Kantono | Kantono Kito | ||
| Historia regiono | Inkaa imperio | ||
| Montaro | Andoj | ||
| Rivero | Guayllabamba | ||
| Situo | Kito | ||
| - alteco | 2 850 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 00°15′00″S 78°35′00″W / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por -0.25 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">0.25°S, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 324,0 km² (32 400 ha) | ||
| - de metropolo | 4 204,0 km² (420 400 ha) | ||
| Loĝantaro | 1 397 698 (2001) | ||
| - de metropolo | 1 842 201 | ||
| Denseco | 4 313,88 loĝ./km² | ||
| - de metropolo | 438 loĝ./km² | ||
| Orogenenezo montariĝo |
Pichincha | ||
| Parko | Parko Arbolito | ||
| Fondo | 6-a de decembro 1534 | ||
| - fondinto | Sebastián de Belalcázar | ||
| Horzono | EKT (UTC-5) | ||
| Poŝtkodo | EC1701 (nova formato) P01 (antikva formato) |
||
| Telefona antaŭkodo | (0)2 | ||
| Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |||
| Nomo | Historia centro de Kito | ||
| Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
| Jaro | 1978 (#2) | ||
| Regiono | Latina Ameriko | ||
| Kriterioj | ii, iv | ||
| Retpaĝo: www.quito.gov.ec | |||
Kito (hispane: Quito) estas universitata urbo kaj ĉefurbo de Ekvadoro, en la provinco de Pichincha (piĈINĉa). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 1,6 milionojn da loĝantoj. Ĝia nomo signifas 'centro (Qui) de la mondo (To)' en la keĉua lingvo. UNESKO antaŭfoje nomis Kiton kiel Monda Kulturheredaĵo dum 1979 pro ĝia kolonia arĥitekturo.
Enhavo |
Situo [redakti]
Kito troviĝas en montaro Andoj en valo de rivero. De la nordo suden, la urbo kovras distancon de 20 kilometroj ĉe alteco de 2 850 metroj, sur la flanko de la vulkano Pichincha (piĈINĉa). La ekvatoro troviĝas je 35 km.
Historio [redakti]
Kito fondiĝis proksimume en 1000. La fondintoj estis nomadoj. En la 16-a jarcento inkaoj akiris la setlejon. En 1533 hispanoj alvenis, sekve la inkaoj bruldetruis Kiton. Post unu jaro la hispanoj refondis la urbon, kies nomo estis Santiago de Quito. Oficiale ĝi urbiĝis en 1541, kiel „Muy Noble y Muy Leal ciudad de San Francisco de Quito”. En 1660 kaj ankaŭ en 1999 vulkana polvo kovris la urbon. En 1797 kaj en 1987 tertremoj okazis. En 1849 ĝi iĝis ĉefepiskopejo. En 1809 tie komenciĝis la sendependa movado, kiu plenumis en 1822. Ĝis 1830 Kito apartenis al Kolombio, poste oni proklamis sendependecon de Ekvadoro, kies ĉefurbo estis Kito. Longe ofte okazis politikaj bataloj, ribeloj.
Vidindaĵoj [redakti]
- baziliko
- katedralo
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Francisko
- monumento nomata centro de mondo
- monumento pri Virga Maria de 1976, 41 m-ojn alta
- muzeoj tutlanda kaj urba
- parkoj
Trafiko [redakti]
En Kito aŭtobusoj kaj trolebusoj liveras la pasaĝerojn. La urbo havas internacian flughavenon Mariscal Sucre (marisKAL SUKre).
Klimato [redakti]
En Kito la averaĝa jara temperaturo estas 21 °C. Nur 2 sezonoj estas: pluva kaj seka.
Ĝemelurboj [redakti]
Madrido, Hispanio
Bonaero, Argentino
Bogoto, Kolombio
Managvo, Nikaragvo
Louisville, Usono
Coral Gables, Usono
Vancouver, Kanado
Toronto, Kanado
La Paz, Bolivio
Dubajurbo, Emirlandoj
Buxton, Britio
Santo Domingo, Domingo
Krakovo, Pollando