Managvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nova katedralo de Managvo
Katedralo de Managvo
Maŭzoleo en Managvo

Managvo (pli ĝuste, sed pli malofte Managŭo, hispane Managua, elparolu: Managŭa) estas milionurbo, ĉefurbo de Nikaragvo, de ties departemento kaj universitata urbo, fine la plej granda urbo en Centra Ameriko.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Managvo situas en la suda bordo de Lago Managvo, kiu estas meza-okcidenta parto de la lando.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondita en la 16-a jarcento, Managvo fariĝis la landa ĉefurbo en 1855; antaŭe tiu ĉefeco apartenis alterne al la urboj Leono kaj Granado.

Managvo suferis fortan tertremon kun fajro kaj estis grandparte detruita je la 31-a de marto de 1931. La 23-an de decembro de 1972, ĝi suferis novan tertremon, kiu kaŭzis pli ol 10.000 mortojn. Ekestis granda internacia kampanjo por helpi la supervivantojn, sed estas pruvoj ke la diktatoro Somoza kaj liaj trupoj prenis grandan parton da ĝi, kio probable multe helpis en lian forigon el la povo fare de la sandinistoj kelkajn jarojn poste. La centra parto de la urbo ankoraŭ montras la damaĝojn tiam kaŭzitajn.

Ĉiufoje ĝi estis rekonstruita ĉirkaŭ la malnova centro, la hodiaŭa 'Areo monumental', (la kvartalo ĉirkaŭ la ruinoj de la katedralo, la nacia palaco, la teatro Ruben Dario kaj la nova prezidanta palaco). Uragano Mitch kaŭzis tamen en la jaro 1998 denovan detruon.

Pro redetruado, la ĉefurbo de Nikaragvo hodiaŭ ne havas centralecon, kaj sekve - ankaŭ pro krima danĝero - ĝi ne tre rekomendiĝas por turistoj sen gvido. Krome, multaj stratoj ne havas nomojn kaj stratkondiĉoj tre varias.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Internacia flughaveno de Managvo troviĝas 13 km-ojn. La urbon trairas internacia aŭtovojo nomata Carretera Interamericana. Trajno trafikas al la Pacifika oceano.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]