Xalapa de Enríquez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Xalapa de Enríquez
loĝlokoj de Meksiko • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 91000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 424 755  (2010) [+]
Loĝdenso 3 586 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 19° 32′ N, 96° 55′ U (mapo)19.53124-96.91589Koordinatoj: 19° 32′ N, 96° 55′ U (mapo) [+]
Alto 1 460 m [+]
Areo 118,45 km² (11 845 ha) [+]
Horzono centra horzono de Nordameriko [+]
Xalapa de Enríquez (Veracruz)
Xalapa de Enríquez (Veracruz)
DEC
Xalapa de Enríquez
Xalapa de Enríquez
Situo de Xalapa de Enríquez
Xalapa de Enríquez (Meksiko)
Xalapa de Enríquez (Meksiko)
DEC
Xalapa de Enríquez
Xalapa de Enríquez
Situo de Xalapa de Enríquez

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Xalapa de Enríquez [+]
vdr


Xalapa de Enríquez (Jalapa-Enríquez, aŭ mallonge Xalapa ) estas ĉefurbo de la subŝtato Veracruz en Meksiko.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la loko kie Jalapa estas hodiaŭ, ekzistis pluraj malgrandaj setlejoj de indiĝenoj centojn da jaroj antaŭ la hispana konkero en la 16-a jarcento. Ĉirkaŭ la jaro 1313, la setlejoj kuniĝis en unu grandan vilaĝon nomitan Jalapapan. En la mezo de la 15-a jarcento, la areo estis konkerita fare de la azteka reganto Moktezumo la 1-a.

En 1519 Hernán Cortés konkeris la vilaĝon survoje al konkerado de la tuta Azteka Imperio. La hispanoj distordis la nomon de la vilaĝo en Ŝalpa, sed la sono Ŝ estis faligita de moderna hispana, kaj en tiu kazo, kiel en aliaj kazoj, ĝi estis ŝanĝita al Ĥ (J en la hispana lingvo).

Kiam la hispanoj alvenis en la vilaĝon ĝi havis relative malgrandan loĝantaron, kaj en la sekvaj jaroj la loĝantoj komencis forlasi la lokon kaj la loĝantaro estas eĉ pli malkreskis. La situacio ŝanĝiĝis kiam en 1720 komerco en la areo komencis, kaj kiel rezulto pluraj familioj ekloĝis en Jalapa kaj la graveco de la setlejo pliiĝis. La 18-an de decembro 1791, Karolo la 4-a, reĝo de Hispanio, donis al Jalapa la oficialan statuson de urbo laŭ peto de la loĝantoj.

En 1824, post la Meksika Milito de Sendependeco, la ŝtato Veracruz estis kreita kaj Jalapa estis deklarita la ĉefurbo de la ŝtato. En 1830 Jalapa ricevis la statuson de urbo. En 1892, la nomo de la urbo estis ŝanĝita al "Jalapa-Enriques" en rekono de la guberniestro de la stato de Veracruz tiutempe, Juan de la Luz Enríquez Lara.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Jalapa estas bazita sur komerco, financaj servoj, fiŝkaptado, agrikulturo, kiu inkludas kultivadon de maizo, sukerkano, oranĝoj, kapsiketo kaj kafo, kultivado de floroj, kultivado de kano kaj industrio.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Pluraj universitatoj funkciigas en la urbo, inkluzive de Verakruzana Universitato kaj Jalapa Universitato.

Transportado[redakti | redakti fonton]

La urbo estas servita fare de El Lancero Flughaveno, kiu ofertas flugojn al Meksikurbo, la ĉefurbo de Meksiko.

Ĝemelaj Urboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]