Sukro (valuto)
El Vikipedio
La Sukro (S/.) (ISO 4217: ECS) estis valuto de Ekvadoro. La 9-an de januaro 2000 ĝi estis anstataŭata de la usona dolaro, dum la prezidenteco de Jamil Mahuad (36-a prezidento de la Respubliko Ekvadoro) je ŝanĝovaloro de 25.000 sukroj por dolaro. La sukro estis subdivita en 100 centavoj. La nomo rilatas al venezuela militisto kaj politikisto Antonio José de Sucre. Ĝi estis kreita la 22-a de marto 1884, kaj estis valida dum 116 jaroj.