Rafael Correa
| Rafael Correa | |
|
|
|
| Oficanta | |
| Funkcio akceptita: 15-a de januaro 2007 |
|
| Vicprezidento | Lenin Moreno |
|---|---|
| Antaŭulo | Alfredo Palacio |
|
|
|
| Naskiĝo | 6-an de aprilo 1963 en |
| Politika partio | Alianza PAIS |
| Edzo/ino | Anne Malherbe |
| Alma mater | University of Illinois at Urbana-Champaign Université catholique de Louvain Universidad Católica de Santiago de Guayaquil |
| Religio | Romkatolikismo |
Rafael Vicente CORREA Delgado (naskiĝis la 6-an de aprilo 1963 en Guayaquil) estas ekvadora ekonomikisto kaj politikisto. En 2005 li estis ekvadora ministro pri ekonomio kaj financoj. Ekde 15-a de januaro 2007 prezidento de Ekvadoro.
Correa diplomiĝis en Katolika Universitato Guayaquil pri ekonomiko en 1987. Li plustudis kaj laboris en diversaj universitatoj.
Kiel ekonomia kaj financa ministro de Ekvadoro li laboris ekde aprilo ĝis aŭgusto de 2005.
Correa reprezentas nacian kaj maldekstran (kristanan) programon.
En dua raŭndo de prezidentaj balotoj la 26-an de novembro 2006 li sukcesis kontraŭ Álvaro Noboa kaj la 15-an de januaro 2007 li ekestis prezidento de Ekvadoro. Kiam nova konstitucio eniris la vivon, en Ekvadoro la 26-an de aprilo 2009 okazis sekvajn balotojn, kiu Correa venkis en unua raŭndo akirante preskaŭ 52% da voĉoj.
Krom hispanan lingvon Correa konas ankaŭ francan, anglan kaj keĉuan.
