Ibarra (Ekvadoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mediteranea pejzaĝo de Ibarra kun Monto Imbabura fone.
Ponto Bruĉesko super la Rivero Amarillo (flava) sude de Ibarra, kie falis la ĉevalo de Simón Bolívar dum batalo.

Ibarra (kompleta kaj oficiala nomo: Villa de San Miguel de Ibarra) estas urbo situanta en la anda regiono norde de Ekvadoro. Konata historie kiel "La Ciudad Blanca" (blanka urbo) pro ties fasadoj kaj por la setliĝoj de hispanoj kaj portugaloj en la urbo. Komunas ankaŭ la jenaj frazoj: "ciudad a la que siempre se vuelve" (urbo kien ĉiam oni revenas) pro ties bunta kamparo, somereca klimato kaj afablo de ties loĝantoj; "la Bohemia del norte" (norda bohemio) pro emo al arto kaj al muziko, krom religiema; kaj "Cupido del Ecuador" (ekvadora kupido) pro graveco de amo por ties loĝantoj. Estas tre vizitata de naciaj kaj eksterlandaj turistoj kiel ripozejo, pro ties pejzaĝo, kulturo kaj historio. Estas kultura urbo kie hegemonias arto, verkado, pentrarto, teatro kaj historio; krome ekzistas granda turisma kaj gasteja industrio por la tuta zono. Ibarra estas ĉefurbo de la provinco Imbabura (Ekvadoro) kaj centro de ekonomia, eduka kaj scienca disvolviĝo de la zono norda de Ekvadoro. La urbo troviĝas ĉe la deklivaro de la vulkano kiu havas saman nomon kiel la provinco. Ĝi estis fondita de la hispana Cristóbal de Troya, la 28-a de septembro de 1606 laŭ ordono de Miguel de Ibarra y Mallea, el kiu devenas la nomo. Pro ties geografia situacio oni nomumis ĝin sidejo administra de la regiono 1 kunformata de la provincoj Esmeraldas, Carchi, Sucumbíos kaj Imbabura.

Historio[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Klimato[redakti | redakti fonton]

Turismo[redakti | redakti fonton]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Transporto[redakti | redakti fonton]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Eduko[redakti | redakti fonton]

Simboloj de Ibarra[redakti | redakti fonton]

Ĝemelitaj urboj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cuvi, Pablo. Recorrido por los sabores del Ecuador. Quito: Nestlé Ecuador. ISBN 9978-41-676-5.
  • National Research Council (U.S.). Advisory Committee on Technology Innovation. Lost crops of the Incas: little-known plants of the Andes with promise for worldwide cultivation. Washington: National Academy Press. ISBN 030904264X.
  • St. Louis, Reginald. Lonely Planet Ecuador & the Galapagos Islands. Lonely Planet. ISBN 9781741048285.