Trinidad (Kubo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo pritraktas la urbon Trinidado sur la insulo Kubo. Bonvolu ankaŭ atenti la samnoman karibian insulon Trinidado, parto de la ŝtato Trinidado kaj Tobago.
Trinidad

Trinidad estas urbo kiu situas en la centra regiono de Kubo pli specife en la sudo de la provinco Sancti Spíritus kaj estas la ĉefurbo de la samnoma municipo.

La urbo Trinidad estis la tria vilaĝo fondita de la Hispana Krono en Kubo komence de 1514. La fondiĝon de la vilaĝo ĉeestis Diego Velázquez mem kaj la urbo rapide disvolviĝis danke al la entreprenema sinteno de la loĝantoj kio ebligis al la urbo esti unu el la plej prosperaj centroj de la antila insulo plej granda. La laboro pri konservado kaj restaŭrado entreprenita de la specialistoj de tiu ĉi regiono de la suda centro de Kubo, kaj la amo kiun sentas ĝiaj enloĝantoj la urbo fariĝis unu el la koloniaj urboj plej bone konservitaj ne nur en Kubo sed ankaŭ en Ameriko, pro tio ĝi apartenas al la Listo de Monda Heredaĵo de Unesko kune kun La Valo de Los Ingenios en 1988, zono kie prosperis la sukerindustrion en la duono de la 19a jarcento.