Lingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lingen
Blazono
Lingen (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Lingen (Ems) in EL.svg
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Emsland
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 52°31′24″N 7°19′2″O  /  52.52333°N, 7.31722°O / 52.52333; 7.31722 (Lingen)
Alto super la marnivelo 24 m
Areo 176 km²
Loĝantaro 51832 (stato 2012-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 0591
Poŝtkodo 49808 (okcidenta parto, urbocentro), 49809 (pli orienta parto), 49811 (plej orienta kaj suda partoj)
Aŭtomobila kodo EL
Oficiala kodo 03454032
Subdivido 12 urbopartoj (Stadtteile)
Komunumestro Dieter Krone
Partio de komunumestro senpartia
Adreso de la administrejo Elisabethstraße 14–16
49808 Lingen (Ems)
Komunuma retejo www.lingen.de
v  d  r
Information icon.svg

La urbo Lingen situas en la nordokcidento de Germanio, en la federacia lando Malsupra Saksio. Proksimas la rivero Emso kaj la limo al Nederlando.

Lingen estas la plej granda urbo de la distrikto Emsland, kvankam ĝia administra centro estas la pli centre situanta urbo Meppen.

Fine de decembro 2012 la urbo havis 51 832 loĝantojn.

Urba divido[redakti | redakti fonton]

La urbo Lingen konsistas el la historia urbokerno, pli precize el la historia urbocentro Altstadt kaj la urbopartoj Reuschberge (prononco [Rojŝbeage]), Stroot ([Ŝtrot]), Damaschke ([Damaŝke]), Heukamps-Tannen ([Hojkampstanen]) kaj Telgenkamp ([Telgenkamp]), kaj el dek pliaj komunumopartoj, kiuj ĉirkaŭas la urbokernon kaj historie estis memstaraj vilaĝoj. Detale temas pri

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la romia historiisto Tacito la ĝermana tribo de Ampsivarii' (latinigo de ĝermana nomo signifanta „Emso-viroj“) setlis en la sudo de la regiono Emslando borde de la rivero Emso. La origina setla centro estis norde de la urbokerno de Lingen, en Altenlingen. Tie kruciĝis du interregionaj ĝermanaj komercaj vojoj, unu inter Jutlando nordoriente kaj Flandrio sudokcidente, kaj alia inter Vestfalio sude kaj Orientfrislando norde. La loĝloko Lingen unuafoje skribe menciiĝas en 975, en la formo Linga. La germana imperiestro Otto la 2-a feŭde transdonis teritoriojn en Lingen al la episkopo de Osnabrück. Pli poste la loko ankaŭ skribatas Lyongo kaj Linge.

En 1227 la loko jam havis urban karakteron. La episkopoj de Osnabrück kaj Münster interkonsentis, post sukcesa armea konkero de la urbo poduone disdividi la enspezojn el dogano, monfarejo kaj juĝejo. La merkata juro de Lingen estis modelo ankaŭ por aliaj urboj de la regiono, inter alie por la merkato en Friesoythe norde. En 1372 ekestis la knaba urbodefenda unuo Kivelinge, kiuj defendis la urbon kaj savis virinojn, infanojn kaj maljunulojn, kiam la urbo estis armee atakita kaj la urbaj viroj mem forestis pro militiro.

En 1394 ekestis la plej malnova skriba pruvo de la urba blazono de tri turoj. La grafo Nikolao la 2-a de Tecklenburg ([Teklnbuak]) en 1401 konfirmis la meze de la 14-a jarcento aljuĝitan kaj en 1366 unuafoje skribe menciitan urban statuson de Lingen. En 1493 la graflando Tecklenburg dividiĝis kaj ekestis memstara graflando Lingen. La teklenburga grafo Nikolao ĝis la jaro 1541 en la mezepoka kastelo de Lingen, el kiu nun nur restas la turo Pulverturm. En 1541 la grafo Konrad de Tecklenburg-Schwerin heredis la graflandon Lingen. Li en 1543 ordonis al la civitanoj iĝi luteranoj. Post milita malvenko, grafo Konrad tamen jam en 1548 devis transdoni la graflandon Lingen al la germana imperiestro Karolo la 5-a, kaj la civitanoj ricevis la ordonon rekatolikiĝi.

Vasta incendio en 1548 detruis grandajn partojn de la urbocentro. En 1554 en Lingen instaliĝis imperiestra poŝta stacio, la nuntempe ankoraŭ ekzistanta poŝteja konstruaĵo (Alte Posthalterei) apud la historia urbodomo stariĝis en 1653. Feŭde la urbon kaj graflandon ricevis la flanda grafa dinastio Egmond, kiuj agis sub hispana rego de Nederlando kaj Flandrio. En 1578 la grafino Anna de Egmond edziniĝis al Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau kaj sekve ankaŭ la urbo kaj graflando Lingen ekde tiu jaro apartenis al la dinastio Oranje kaj al la Unio de Utreĥto - la civitanoj iĝis kalvinismaj. En septembro 1593, dum la Okdekjara Milito, soldataro de la hispana linio de Habsburgoj konkeris Lingen.

En 1597 princo Moritz de Oranje rekonkeris Lingen por la Unio de Utreĥto kaj la civitanoj ree iĝis kalvinismaj. En 1605 soldataro de la hispana armeestro Ambrosio Spinola konkeris la urban fortikaxjon, kaj la civitanoj rekatolikiĝis. Dum la hispana regotempo Lingen estis signifa fortikita urbo borde de la komerce grava rivero Emso. En la urbo konstante estis 2000 soldatoj. Pro sia signifo ĉe la "flandra vojo" de Zwolle al Hamburgo kaj ĉe la "frisa vojo" de Münster al Emden ĝi havis altan strategian signifon en la Okdekjara Milito. Post multaj ardaj bataloj, la hispanoj post perdoj de la fortikaxoj Oldenzaal kaj Wesel en 1630 definitive retiriĝis el Lingen kaj el ĉiuj aliaj germanlingvaj loĝlokoj norde de la rivero Rejno. En 1632 la fortikaĵaj muroj de la urbo estis neniigitaj. En 1633 la urbo reiĝis feudxa posedaĵo de la grafo Moritz de Oranje.

En 1648, fine de la Tridekjara Milito, la grafo de Styrum denove konkeris la urbon por la dinastio de Oranje, kaj do la civitanoj plian fojon kalvinistiĝis. La princa episkopo de Münster, Christoph Bernhard de Galen, lige kun la episkopa princo-elektisto de Kolonjo kaj la reĝo Ludoviko la 14-a de Francio en januaro 1672 deklaris militon al la "Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj" de Nederlando. Kadre de la milito la soldataro de la princa episkopo de Münster en junio sukcesis konkeri la urbon Lingen kaj la civitanoj plian fojon katolikiĝis.

Per la pripaca traktato de la princa episkopo kun la Respubliko de Nederlando de la 4-a de majo 1674 denove la dinastio Oranje regis la urbon Lingen. En 1697 laŭ dekreto de la nederlanda reĝo Vilhelmo la 3-a de Oranje en Lingen fondiĝis universitato, latine nomata "gymnasium academicum", do "akademia gimnazio". La ĉefa universitata konstruaĵo, nomata "profesora domo", jam estis starigita en 1684/1685. Vilhelmo la 3-a, kiu samtempe en persona unio ankaŭ estis reĝo de Anglio, Skotlando kaj Irlando, en 1702 mortis sen infanoj. Sekve la reĝo de Prusio, Frederiko la 1-a, postulis la titolon de Vilhelmo la 3-a, substrekante sian proksiman parencecon. Kaj la patrino de Frederiko, Luiza Henrieta de Oranje, kaj la avino patroflanka, Elizabeta Ĉarlota, estis nepinoj de Vilhelmo la 1-a de Oranje. En 1713 la urbo kaj graflando Lingen, sekve de la Hispana Sukceda Milito kaj de la Traktato de Utreĥto, iĝis parto de Prusio. Per tio finiĝis la epoko de kalvinismo en Lingen. La prusia registaro permesis al la urbanaro konstrui provizoran katolikan kirkon. Trakonstruita bestotenejo, al kiu laŭ dekreto de la registaro nek turo ne sonorilo rajtis esti aldonata, ekde la jaro 1717 funkciis kiel preĝejo. En 1733 komenciĝis kontruo de la kruc-kirko en senpera proksimeco de la universitato, kaj en 1737 ĝi finiĝis. En 1794 ekfunkciis leĝo ordonanta lernejanecon de ĉiu infano.

La 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Per la anekso de granda parto de nordokcidenta Germanio ekde la 1-a de januaro 1811 pere de la imperio de Napoleono Bonaparto, Lingen iĝis parto de Francio. Ĝi apartenis al la "departemento de supra Emso" (département de l’Ems-Supérieur). En novembro 1813 jam finiĝis la francia rego de la urbo. Per la rezigno de Prusio pri la Graflando Lingen, la urbo 1814 iĝis parto de la en la Viena Kongreso fondita Reĝlando Hanovro. La 22-an de junio 1822 hanovra leĝo ordonis, ke la granda plimulto de katolikoj kaj la malplimulto de luteranoj paralele uzu la luteranajn preĝejojn kaj lernejojn de la urbo kaj graflando Lingen, sed jam post 5 ĝis 8 jaroj tiu leĝo pro daŭraj praktikaj kvereloj deklariĝis ne plu valida.

Ekde la jaro 1824 fondiĝis la Emso-Hase-Kanalo de la loĝloko Hanekenfähr (nun tre suda urboparto de Lingen) sude ĝis la rivero Hase apud la urbo Meppen norde. En 1833 ekkonstruiĝis granda katolika kirko de la urbo, konsekrita je la sanktulo Bonifaco (Sankt Bonifatius). Ĝis 1837 la reĝo de Hanovro samtempe estis reĝo de Anglio. En tiu jaro, la nova reĝo Ernesto Aŭgusto la 1-a malvalidigis la liberalisman konstitucion de la reĝlando kaj reinstalis absolutisman regadon. La revolucio 1848/1849 signifis nur dumtempan liberaligon. Kiel deputito de la Frankfurta Nacia Asembleo de la balotodistrikto Lingen elektiĝis Johannes zum Sande. En 1855 fondiĝis la katolika hospitalo Sankt Bonifatius, kaj sekvajare la urbo per ekfunkcio de la fervoja linio Rheine-Emden ligiĝis al la internacia trajna reto, kaj trajna riparejo en la urbo iĝis la plej granda industria entrepreno. Post la Aŭstria-Prusia Milito de 1866, la armeo de Prusio aneksis la reĝlandon Hanovro, kiu sekve iĝis la prusia provinco Hanovro. En 1869 fondiĝis memstara juda komunumo en la urbo - ĝis tiam la judoj de Lingen frekventis la sinagogon en la (sume multe pli malgranda) loĝloko Freren. En 1878 la komunumo en Lingen konstruis sinagogon kaj judan lernejon, en kiu tamen plejparte instruiĝis nur judismo, ne ĉiuj lernejaj fakoj. En 1879 malfermiĝis la Emso-Vechte-kanalo, kiu permesis transporti varojn de Nordhorn ĉe la prusia-nederlanda limo tra Lingen al la Emden ĉe la Norda Maro - tio tre prosperigis la lokan komercon, kaj plian prosperigon signifis la ampleksigo de la Emso-Hase-kanalo al Dortmund-Emso-kanalo, kiu ligis la industrian Ruhr-regionon al la Norda Maro.

La 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En 1927 forta tornado signife detruis multajn domojn de la historia urbocentro. Dum la Pogroma Nokto de la 9-a/10-a de novembro 1938 faŝistoj bruligis la urban sinagogon. En 1944 elaeraj bomaj atakoj detruis la trajnan riparejon kaj partojn de la urbocentro. Post la Dua Mondmilito la urbo apartenis al la brite okupita zono de Germanio, kaj instaliĝis amasloĝejo por multaj milite mislokigitaj personoj, aparte el Pollando, Litovio, Latvio kaj Jugoslavio. Parte temis pri liberigitaj anoj de dummilitaj punlaborejoj, sed parte ankaŭ pri politikaj fuĝintoj el siaj hejmlandoj, kiuj samkiel la orientgermanoj fuĝis for de la Ruĝa Armeo. En februaro 1946 inundo de la rivero Emso subakvigis grandajn partojn de la urbocentro kaj kaŭzis fortajn detruojn. En 1950 per usona financa helpo ekkonstruiĝis naftorafinejo por prilaboro de la loke elterigita nafto.

En 1975 komenciĝis trakonstruo de la urbocentro. Granda parto iĝis piedira zono, kaj multaj historiaj domoj estis retrakonstruitaj al sia origina historia stato. En 1977 la urbo per administra reformo de la federacia lando Malsupra Saksio perdis sian administran memstarecon kaj iĝis parto de la distrikto Emsland - kvankam ĝi estas la plej granda el la tri gvidaj urboj de la distrikto (Lingen, Meppen kaj Papenburg), la distrikte pli centra urbo Meppen iĝis la adminstra distrikta centro. En 2000 la urbo per fondo de la institutoj pri manaĝerado kaj tekniko, komunika manaĝerado kaj teatra pedagogio de la altlernejo Osnabrück reiĝis universitata urbo. En 2006 kaj 2007 urbocentre konstruiĝis vasta aĉetuma centro, nomata „Lookentor-Passage“ aŭ mallonge „Lookentor“, laŭ malaperinta historia urborempara pordego.

en la malnova urbokerno

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ekde 2002, la esperantistino Dagmar Schütte estas profesorino pri komunikada scienco kaj studa dekanino ĉe la faka altlernejo Osnabrück en Lingen. Krome ekde 2011, la kuracisto kaj eksa esperantomovada motoro Thomas Pusch en Lingen gvidas konsultejon pri porinfana kaj -junula psikoterapio, sed en la urbo pasigas nur parton de ĉiu semajno, ĉar lia familio vivas en suda Germanio. Sendepende de tio, ekzistas loka Esperanto-grupo.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • la apartan artikolon pri la historia urbofesto Kivelingsfest, okaziĝanta ĉiun trian jaron.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]