Nordhorn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nordhorn
Blazono
Nordhorn (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Grafschaft Bentheim
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 52°25′55″N 7°04′04″O  /  52.43194°N, 7.06778°O / 52.43194; 7.06778 (Nordhorn)
Alto super la marnivelo 22 m
Areo 149,64 km²
Loĝantaro 52380 (stato 2012-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 05921
Poŝtkodo 48527–48531
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 4460
Aŭtomobila kodo NOH
Oficiala kodo 03456015
Komunumestro Thomas Berling
Partio de komunumestro SPD
Komunuma retejo www.nordhorn.de
v  d  r
Information icon.svg

Nordhorn estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Grafschaft Bentheim de la federacia lando Malsupra Saksio, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2012 la komunumo havis 52 380 loĝantojn. La urbon trafluas la rivero Vechte.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Nordhorn ekzistas Zamenhofstrato, kun samnoma bushaltejo, kaj en la strato situas unu el la urbaj mezlernejoj, tiel ke la strata nomo konatas inter la urbaj lernejanoj.

Inter la partneraj urboj de Nordhorn estas la urbo Malbork, germane Marienburg, en la regiono Pomerio de norda Pollando. La urbestro Meinhard Hüsemann de Nordhorn kun delegacio en 2002 kune kun la vicurbestrino de Malborko, d-rino Danuta Stanek Gutowska, en la esperantista "Parko de la Mondo" en Malborko inaŭguris Esperanto-memorŝtonon "ARBO DE PARTNERECO" kaj tie apude de la ŝtono plantis aceron.

parto de la urbocentro, vidata de la monto Povelberg
      la katolika kirko de
Sankta Aŭgusteno
la historia monaĥejo Frenswegen
eksa grenmuelejo en urbocentra parko
la luterana kirko merkatoplaca