Vechte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vechte
dua riveroparto Overijsselse Vecht
Vechte
la rivero ĉe la historia urbodomo de Ommen
Bazaj informoj
Situo Nordrejn-Vestfalio kaj Malsupra Saksio (Germanio), Nederlando
Longeco sen fina akvovojo Zwarte Water 182  kun ĝi 194 km
Fluo
Fonto ĉe Schöppingen
· Alteco 104 m super marnivelo
Enfluejo en la lagon Zwarte Meer kaj de tie en la lagigitan golfon Ijsselmeer de la Norda Maro
· Alteco 0 m super marnivelo
Altecodiferenco 104 m
Geografio
Urboj survojaj vidu tekste
v  d  r
Information icon.svg

La rivero Vechte laŭ germana nomo de la unua riveroparto, respektive Vecht (aŭ pli longe Overijsselse Vecht) laŭ nederlanda nomo de la dua riveroparto, estas rivero en la federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio kaj Malsupra Saksio de Germanio, kaj poste en la provinco Overijssel de Nederlando. Ĝi fontas en la komunumo Schöppingen de la Monastera Lando, trairas la regionon Graflando Bentheim kun la urbo Nordhorn, pasas la nederlandajn urbojn Hardenberg, Ommen kaj Dalfsen, kaj fine nordoriente de la urbo Zwolle kunfluas kun la akvovojo Zwarte Water, kiu dum la sekva 12-kilometra vojo en la lagon Zwarte Meer kaj de tie en la lagigitan golfon Ijsselmeer de la Norda Maro tenas tiun vojon, kvankam la rivero Vechte/Vecht signife pli grandas ol la rivereto Zwarte Water, do pli ĝustus diri ke la akvovojo Zwarte Water enfluas ĝin ol inverse.

la rivero ĉe Neuenhaus en Germanio
la rivero ĉe Hardenberg en Nederlando