Christian Drosten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Drosten
Persona informo
Naskonomo Christian Heinrich Maria Drosten
Naskiĝo 12-an de junio 1972 (1972-06-12) (51-jaraĝa)
en Lingen
Lingvoj germanaangla
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Frankfurto • Gymnasium Marianum
Okupo
Okupo virusologo • universitata instruisto
Verkoj The coronavirus update with Christian Drosten
TTT
Retejo https://virologie-ccm.charite.de/en/metas/person_detail/person/address_detail/drosten/
vdr
Dum manifestacio en Frankfurto ĉe Majno en la 16.5.2020 kontraŭ la politikaj reguligmezuroj pandemirepuŝaj menciitas ankaŭ la nomo de la politikistojn konsilinta virusologo Drosten (dekstre malsupre)

Christian Heinrich Maria DROSTEN (naskiĝinta en 1972 en Lingen) estas germana virusologo. Inter 2007 kaj 2017 li estis profesoro ĉe la Bonna universitato. Ekde 2017 li katedrestris kaj institutgvidantis ĉe Charité en Berlino. Unu lia ĉefa priesplorkoncentriĝo temas pri emerĝantaj virusoj. Al multaj li konatiĝis en la kuro de la Kronvirusa pandemio de 2019-2020, i.a. per la podkastserio de Nordgermana Radio Coronavirus-Update.[1] En raportoj pripandemiaj li rangas inter la plej ofte menciitaj scienculoj. [2]

Vivo kaj agado[redakti | redakti fonton]

Trejnado kaj vivo privata[redakti | redakti fonton]

Marianum-gimnazio en Meppen, kie Drosten lernantis

Drosten pasigis la junulajn jarojn sur farmbieno en Geeste-Hesepe. Post la abiturienta ekzameno ĉe la Marianum-gimnazio en Meppen li studis ekde 1992 kemiteknikon kaj biologion en Dortmund kaj Münster antaŭ studŝanĝo je homa medicino ekde 1994 ĉe la Universitato de Frankfurto. Tie li trapasis en majo 2000 la trian ŝtatan ekzameniĝon kaj doktoriĝis samloke en 2003 pro la disertacio Etablierung eines Hochdurchsatz-PCR-Testsystems für Immundefizienz-Viren und Hepatitis-B-Virus zur Testung von Blutspendern. Li vivas ĉe Prenzlauer Berg kaj havas ekde 2017 filon.

Kariero scienca[redakti | redakti fonton]

Ekde junio 2000 li laboris kiel praktikanta medicinisto en la laborejgrupo de Herbert Schmitz de la sekcio pri virusologio de la Bernhard-Nocht-instituto pri tropika medicino en Hamburgo, kie Drosten gvidis la laborteamon pri molekula diagnostiko starigante esplorprogramon pri la molekula diagnostiko de tropikaj virusmalsanoj. Ekde 2007 li ĉefis ĉe la Instituto pri virusologio de la universitata kliniko bonna. En la 2017-a jaro li sekvis la vokon je profesoreco berlina ĉe la renomita Charité-altlernejo en al germana ĉefurbo; tie li gvidas la Instituton pri virusologio.[3]

Drosten estis kuntrovinto de la SARS-viruso. Kun Stephan Günther li sukcese faris en 2003, malmultajn tagojn post la malkovro kaj ankoraŭ malpost la kolegoj ĉe la Centro pri epidemikontrolo kaj -antaŭmalahelpo en Atlanta, la evoluigon de diagnostika testo koncerne la ĵus malkovrita viruso. Liaj eltrovitaĵoj pri SARS disponigis li tuj malferme al ĉiuj scienculoj pere de interreto - ankoraŭ antaŭ la apero de sia fakartikolo en majo 2003 ĉe New England Journal of Medicine.[4] Tio laŭditis ekz. fare de aŭtoroj de la gazeto Nature. Samjare la laborgrupo ĉirkaŭ li publikigis detalojn pri la DNA-vicrivelada genaro de la SARS-kronviruso en la fakgazeto Science[5] identigante ĝin ĉefa kaŭzo de SARS.

Ekde 2012 la de Drosten kolektigita sciencularo priesploris i.a. ankaŭ MERS-CoV (mezorienta respirsindrom-koronviruso) kaj evoluigis poste mondskale novajn standardajn testojn pri la sekura identigo de la ekiganto virusa.

Artikoloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • kun W. K. Roth, E. Seifried, M. Weber: Evaluation of a new PCR assay with competetive internal control sequence for blood donor screening, Transfusion, vol 40, 2000, p. 718–724.
  • kun W. K. Roth, E. Seifried i.a.: Yield of HCV and HIV-1 NAT after screening of 3,6 million blood donations in central Europe, Transfusion, vol 42, 2002, p. 862–868.
  • kun p. Göttig, p. Günther i.a.: Rapid detection and quantification of RNA of Ebola and Marburg viruses, Lassa virus, Crimean-Congo hemorrhagic fever virus, Rift Valley fever virus, Dengue virus, and Yellow fever virus, Journal of clinical microbiology, vol 40, 2002, p. 2323–2330.
  • kun p. Günther i.a.: Identification of a novel coronavirus in patients with severe acute respiratory syndrome, New England journal of medicine, vol 348, 2003, p. 1967–1976.
  • kun T. Kuiken i.a.: Newly discovered coronavirus as the primary cause of severe acute respiratory syndrome, The Lancet, vol 362, 2003, p. 263–270.
  • kun P. Rota, W. Bellini i.a.: Characterization of a novel coronavirus associated with severe acute respiratory syndrome, Science, vol 300, 2003, p. 1394–1399.
  • SARS- und andere Coronaviren, ĉe: H. Mittermayer, F. Allerberger (eld.), Spektrum der Infektionskrankheiten, Balingen: Spitta Verlag 2005, p. 310–316.
  • kun K. H. Chan, L. L. M. Poon: Viral diagnostics of SARS, in M. Peiris i.a. (eld.), Severe acute respiratory syndrome, Blackwell Scientific, Oxford 2005, p. 64–71.
  • SARS-Coronavirus, ĉe: R. Marre, T. Mertens, M. Trautmann, W. Zimmerli (eld.), Klinische Infektiologie. Infektionskrankheiten erkennen und behandeln, Urban und Fischer, 2007, p. 342–343.
  • Wege zur Entdeckung neuer Viren, in Hans W. Doerr (eld.), Medizinische Virologie, Thieme 2010
  • kun Stefan Schmiedel: Tollwut, ĉe: Thomas Löscher, Gerd-Dieter Burchard (eld.), Tropenmedizin in Klinik und Praxis, Thieme, 4. Auflage 2010, p. 392–398.
  • kun J. Drexler i.a.: Bats host major mammalian paramyxoviruses, Nature Communications, vol 3, 2012, p. 1–13.
  • kun C. Reusken i.a.: Middle East respiratory syndrome coronavirus neutralising serum antibodies in dromedary camels: a comparative serological study, The Lancet Infectious Diseases, vol 13, 2013, p. 859–866.
  • kun N. Ithete i.a.: Close relative of human Middle East respiratory syndrome coronavirus in bat, South Africa, Emerging Infectious Diseases, vol 19, 2013, p. 1697.
  • kun V. p. Raj i.a.: Dipeptidyl peptidase 4 is a functional receptor for the emerging human coronavirus-EMC, Nature, vol 495, 2013, p. 251–254.
  • kun C. Rothe i.a.: Transmission of 2019-nCoV infection from an asymptomatic contact in Germany, New England Journal of Medicine, vol 382, 2020, p. 970–971.
  • kun M. Hoffmann, Stefan Pöhlmann i.a.: SARS-CoV-2 cell entry depends on ACE2 and TMPRSS2 and is blocked by a clinically proven protease inhibitor, Cell, 2020
  • kun V. M. Corman i.a.: Detection of 2019 novel coronavirus (2019-nCoV) by real-time RT-PCR, Eurosurveillance, vol 25, 2020, 2000045

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉiuj elsendoj tie ĉi: la unuajn semajnojn li docentis radifonie eĉ ĉiutage!
  2. Medienpräsenz von Virologen: Drosten ist die Nummer eins, ĉe spiegel.de/20.5.2020
  3. Pri Drosten ĉe Charité. Arkivita el la originalo je 2020-03-16. Alirita 2020-05-29.
  4. "Identification of a Novel Coronavirus in Patients with Severe Acute Respiratory Syndrome." Ĉe: The New England Journal of Medicine, vol 348, 2003, p.1967–1976
  5. "Characterization of a Novel Coronavirus Associated with Severe Acute Respiratory Syndrome. Ĉe: Science. vol 300 (5624), majo 2003, p. 1394–1399