Papenburg

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Papenburg
Blazono
Papenburg (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Emsland
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 53°4′0″N 7°24′0″O  /  53.06667°N, 7.4°O / 53.06667; 7.4 (Papenburg)
Alto super la marnivelo 6 m
Areo 118,36 km²
Loĝantaro 35237 (stato 2011-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 04961, 04962, 04965
Poŝtkodo 26871
Aŭtomobila kodo EL
Oficiala kodo 03454041
Subdivido 6 komunumopartoj (Ortsteile)
Komunumestro Jan Peter Bechtluft
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Hauptkanal re. 68/69
Komunuma retejo www.papenburg.de
v  d  r
Information icon.svg

La urbo Papenburg situas en la nordokcidento de Germanio, en la pleja okcidento de la federacia lando Malsupra Saksio. Proksimas la rivero Emso kaj la limo al Nederlando.

Papenburg estas la plej norda urbo de la distrikto Emsland, kaj troviĝas proksime al la pli grandaj urboj Leer kaj Oldenburg.

La urbocentron karakterizas pluraj kanaloj, kiuj donas "nederlandecan" aspekton al ĝi. La urbo estas konata inter alie pro la ŝipfarejo Meyer (Meyer Werft), kiu produktas luksajn kaj grandegajn ŝipojn por krozadoj.

Fine de decembro 2011 la urbo havis 35237 loĝantojn.

Enhavo

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti]

Kaj en la urba teatrejo kaj en la urbohalo sursceniĝas teatraĵoj, klasikaj koncertoj, kabaredaĵoj, ĵazo, prelegoj kaj artaj ekspozicioj. Krome en la urbo ekzistas kvinhala kinejo, ekspoziciejo en bieno Altenkamp (en urboparto Aschendorf), subĉiela muzeo en urboparto Obenende kaj - en Germanio unika - interaktiva muzeo en urboparto Untenende, kiu nomiĝas "Papenburga Tempostokejo" (germane Papenburger Zeitspeicher).

Konstruaĵoj[redakti]

La urbokerno kun multaj historiaj domoj el ruĝaj kaj blankaj brikoj, pluraj kanaloj kaj moveblaj pontoj vere memorigas pri Nederlando. La urbo estas la plej malnova kaj plej longa marĉa setlejo de Germanio.

Partneraj urboj[redakti]

Geografio[redakti]

Papenburg havas areon de 118,36 km². La komunumo estas subdividita en la urbopartoj (Ortsteile):

Stadt Papenburg.png
  1. Aschendorf
  2. Bokel
  3. Herbrum
  4. Nenndorf
  5. Papenburg
  6. Tunxdorf


Jen iuj impresoj de esperantiste fotita promeno laŭ la ĉefa urba kanalo[redakti]

pliaj bildoj en la vikimedia komunejo