Werlte estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Emsland de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2011 la komunumo havis 9562 loĝantojn.
Rilatoj al Esperanto[redakti]
Post la Dua Mondmilito en Werlte vivis kaj aktivis la metiisto kaj laborista esperantisto Josef Niermann. Plurajn jarojn post lia morto, kaj iom hazarde, en lerneja aĝo esperantistiĝis ankaŭ kvar el liaj posteuloj: la nepino Britta Niermann en Vieno, kaj la pranevoj Birgit, Wieland kaj Thomas Pusch.
|
|
Ĉi tiu artikolo pri "Werlte" ankoraŭ estas ĝermo pri Germanio. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu». Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi. |