Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Kunordigo de Homaj Aferoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Kunordigo de Homaj Aferoj
emblemo
organizaĵo
Komenco 1991 vd
Antaŭe United Nations Disaster Relief Organization vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Kunordigo de Homaj Aferoj (OUNKHA, angla mallongigo OCHA) estas organo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) fondita en decembro 1991 de la Ĝenerala Asembleo por fortigi la internacian respondon al kompleksaj krizoj kaj naturaj katastrofoj. Ĝi estas la posteulo de la Oficejo de Kunordiganto de Unuiĝintaj Nacioj por Katastrohelpo.

La Departemento pri Homaj Aferoj estis establita tuj poste de la Ĝenerala Sekretario, sed en 1998 estis kunfandita, kiu fariĝis la ĉefa fokuso de UN pri gravaj katastrofoj[1]. La mandato de OUNKHA poste plilarĝiĝis por inkluzivi kunordigan humanecan helpon, politikan disvolvon kaj humanecan pledadon. Ĝiaj agadoj inkluzivas organizadon kaj kontroladon de humaneca financado, reklamado, decidado de politikoj kaj interŝanĝo de informoj por faciligi rapidrespondajn teamojn por krizhelpo[2].

OUNKHA estas gvidata de la Ĝenerala Sub-Sekretario pri Humanecaj Aferoj kaj Kunordiga Krizhelpa Kunordiganto, nomumita por kvinjara oficperiodo. Ekde la jaro 2021, la rolo estis plenumita de Martin Griffiths el Britio. Lia antaŭulo ekde 2017 estis Mark Lowcock, same el Britio.[3]

La oficejo interalie organizis la Mondan Homaran Pintkunvenon 2016 en Istanbulo, Turkio. Ĝi estas konstanta observanto en la Disvolva Grupo de Unuiĝintaj Nacioj[4].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Who We Are (angle) (2016-09-27). Arkivita el la originalo je 2018-12-14. Alirita 2019-12-17.
  2. OUR WORK (angle) (2016-09-29). Arkivita el la originalo je 2019-05-04. Alirita 2019-12-17.
  3. UNDG Members, en la retejo undg.org de la Disvolva Grupo de Unuiĝintaj Nacioj, arkivigita en aprilo 2015 (angle)
  4. "OCHA Annual Report 2019", 2020-06-11, paĝo 4. Kontrolita 2020-07-14. (angle)