François Hollande

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
François Hollande
François Hollande
François Hollande, 2012
Naskiĝo la 12-an de aŭgusto 1954 (nun 1954-08-12) (57-jara)
en Rouen, Francio
Portalo pri Homoj
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

François HOLLANDE (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1954 en Rouen, Seine-Maritime) estas franca politikisto. De 1997 al 2008, li estis unua sekretario de la Socialista Partio. Li ankaŭ estas deputito de la franca departemento de Corrèze kaj urbestro de Tulle.

Li estas diplomita de "École des Hautes Études Commerciales" (HEC Paris),[1] "Institut d'Etudes Politiques de Paris" (Sciences-Po) kaj "École nationale d'administration" (ENA), kaj lia antaŭa profesio estis revizoro ĉe "Cour des Comptes" (Kortego de Kontoj).

En 2004, li alprenis la pozicion de 'jes' en la franca referendumo pri la Eŭropa Konstitucio, tiel opoziciante al la numero dua de la partio, Laurent Fabius. Hollande organizis internan voĉdonon pri la pozicio de la partio la 1-an de decembro, en kiu reprezentantoj voĉdonis po 59% por 'jes', tamen la konstitucio estis fine malaprobita de la franca popolo en majo 2005.

Lia kunulino estis la antaŭa kandidato al la prezidanta baloto Ségolène Royal, kun kiu li havis kvar gefilojn - Thomas (1984), Clémence (1985), Julien (1987) kaj Flora (1992). En junio 2007, unu monaton post la Prezidanta baloto de 2007 en Francio, la paro anoncis ke ili apartiĝas.[2]

Nelonge post la sciigo de lia apartiĝo disde Ségolène Royal, la franca retejo lepolitique.com publikigis detalojn de rilato inter Hollande kaj franca ĵurnalistino, Valérie Trieweiler. Multaj konsideris tion kiel trarompon de la strikta sinteno al la privata vivo de francaj politikistoj. En novembro 2007, Valérie Trieweiler aperte diskutis pri sia rilato kun Hollande en intervjuo aperinta en la semajna magazino Télé 7 Jours.

Li estas la nuna socialista kandidato por Prezidanta baloto de 2012 en Francio.

[redakti] Politika kariero

Parlamentaj mandatoj

Eŭropa parlamento

Membro de Eŭropa Parlamento: 1999-2002 (Rezigno, reelektita membro de la Nacia Asembleo de Francio en 2002).

Nacia Asembleo de Francio

Membro de la Nacia Asembleo de Francio por Corrèze: 1988-1993 / 1997-1999 (Fariĝis membro de Eŭropa Parlamento 1999) / Kaj ekde 2002. Elektita en 1988, reelektita en 1997, 2002, 2007.

Regiona Konsilio

Vic-prezidanto de la Regiona Konsilio de Limousin: 1998-2001 (Rezigno).

Regiona konsilanto de Limousin: 1998-2001 (Rezigno).

Ĝenerala konsilio

Prezidanto de la Ĝenerala Konsilio de Corrèze: Ekde 2008.

Ĝenerala konsilanto de Corrèze: Ekde 2008.

Urbestraro

Urbestro de Tulle: 2001-2008 (Rezigno).

Deputito-urbestro de Tulle: 1989-1995.

Urbestrarano de Tulle: 1989-2008 (Rezigno). Reelektita en 1995, 2001.

Urbestrarano de Ussel, Corrèze: 1983-1989.

Politikaj funkcioj

Unua sekretario de la Socialista Partio: 1997-2008. Reelektita en 2000, 2003, 2005.

[redakti] Referencoj

[redakti] Eksteraj ligiloj


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj