Valérie Trierweiler
| Valérie Trierweiler | ||
|---|---|---|
|
Valérie Trierweiler, 2012 |
||
| Persona informo | ||
| Nomo | Valérie Trierweiler | |
| Dato de naskiĝo | 16-a de februaro 1965 | |
| Loko de naskiĝo | Angers | |
| Okupo |
ĵurnalistino kaj Unua damo de Francio.
|
|
| Aĝo | 48 | |
Valérie Trierweiler (naskonome: Valérie Massonneau) [1] (naskiĝis la 16-an de februaro 1965 en Angers) estas franca ĵurnalistino kaj Unua damo de Francio.
Ŝi estas la kunulino de François Hollande, kiu estis elektita Prezidanto de Francio la 6-an de majo 2012.
Biografio [redakti]
Valérie Trierweiler naskiĝis Valérie Massonneau en Angers kaj estis la kvina el ses infanoj.[2] Ŝia patro, Jean-Noël Massonneau, perdis kruron pro mino dum la Dua mondmilito kiam li estis 13-jaraĝa,[3] kaj mortis kiam li estis 53-jaraĝa dum lia filino estis 21-jaraĝa.[2] Ŝiaj avo kaj praavo estis proprietuloj de la banko Massonneau Angevine & Co. kiu estis vendita en 1950 al Crédit de l'Ouest. Post la morto de ŝia patro, ŝia patrino laboris kiel dungitino en la sketejo de Angers.[2]
Ŝi studis historion[2] kaj politikajn sciencojn kaj ricevis DESS (Diplomon de specialaj superaj studoj) pri politika scienco de Universitato Parizo-Panteono (Parizo I).[1]
En 2005 ŝi estis moderatoro de politikaj debatoj, ĉefe intervjuoj en la televida kanalo Direct 8, semajna televida programo kiun ŝi moderatoris ĝis 2007. Ŝi ankaŭ moderatoris kune kun Mikaël Guedj la semajnan programon Politiquement parlant ("Politike parolante") ekde septembro de la sama jaro.
Persona vivo [redakti]
Ŝia unua geedzeco kun amiko el infanaĝo finiĝis per divorco sen infanoj. El ŝia dua edziniĝo al Denis Trierweiler, vic-redaktoro de la revuo Paris Match,[4] kaj ankaŭ verkisto kaj profesoro, naskiĝis 3 infanoj. Divorc-proceso kun Denis Trierweiler ne ankoraŭ estas finita.
Ŝi ekkonis François Hollande dum la Parlamentaj balotoj de 1988 kiam lia kunulino estis Ségolène Royal. Ili komencis rilaton en 2006, sed ĝi fariĝis publika nur en 2010.[3]
Referencoj [redakti]
- ↑ 1,0 1,1 Valérie Trierweiler, la femme discrète, Le Point.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 "Valérie Trierweiler sort de l'ombre" par Marion Van Renterghem, lemonde.fr, 20 de oktobro 2011.
- ↑ 3,0 3,1 (20-26 oktobro 2011) "{{{titolo}}}" (2450): 68-69.Marie GuichouxMarie Guichoux. "". Le Nouvel Observateur
- ↑ François, Ségolène et Valérie. Le Nouvel Observateur (31 de aŭgusto 2011).