Javier Pérez de Cuéllar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Javier Pérez de Cuéllar

Javier Pérez de Cuéllar (naskiĝis la 19-an de januaro 1920 en Limo, Peruo) estas perua diplomato kaj politikisto. De 1982 ĝis 1991 li estis la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj.

Li estas edzo kaj havas du infanojn.

Kariero kiel diplomato[redakti | redakti fonton]

En 1940 li eklaboris en la perua Ministerio pri Eksteraj Aferoj, en 1944 li aliĝis al la diplomatia servo de la lando kaj en 1961 nomumiĝis ambasadoro. Li estis ambasadoro de Peruo en Svislando, Sovetunio, Pollando kaj Venezuelo.

Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj[redakti | redakti fonton]

La 1-an de januaro 1982 Pérez de Cuéllar transprenis la postenon de Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj kiel posteulo de la aŭstro Kurt Waldheim kaj en oktobro 1986 reelektiĝis por dua oficperiodo. Dum tiuj du oficperiodoj li gvidis sekve de la Falklanda Milito la intertraktadojn inter Britio kaj Argentino, kaj subtenis la strebojn de la tiel nomata "Contadora-grupo" pri paco kaj stabileco en Centra Ameriko. Krome inter alie li ankaŭ peris en la intertraktadoj pri la sendependiĝo de la ŝtato Namibio, en la konfliktoj pri Okcidenta Saharo kaj pri Kipro. Lia dua oficperiodo kiel Ĝenerala Sekretario finiĝis la 31-an de decembro 1991.

Ĉefministro de Peruo[redakti | redakti fonton]

En 1995 li malsukcesis kontraŭ Alberto Fujimori en la baloto pri la prezidanteco de Peruo. Dum la civilaj perturboj, kiuj erupciis post la demisio de Fujimori en Peruo, li inter novembro 2000 kaj julio 2001 plenumis la oficon de ĉefministro de Peruo.

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

En 1991 la usona prezidanto George H. W. Bush transdonis la prezidantan medalon pri libereco („The Presidential Medal of Freedom“), la plej altan civilan honorigon de Usono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]