Internacia Kortumo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

La Internacia Kortumo (IK, france: Cour internationale de Justice; angle: International Court of Justice) estas la ĉefa jurisdikcia organo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj havas sian sidejon en Hago, Nederlando.

Partioj antaŭ la IK povas esti nur ŝtatoj, sed ne internaciaj organizaĵoj aŭ aliaj subjektoj de la internacia juro. Aliron al IK havas nur kontraktŝtatoj de la IK-statuto. Ili estas unuflanke ĉiuj membroj de UN kaj aliflanke ĉiuj ŝtatoj kiuj estas nemembroj sed akceptis la statuton.

Ĉi tiu artikolo pri "Internacia Kortumo" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.