Golfo de Majno

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
la Golfo de Majno

La Golfo de Majno (angle Gulf of Maine) estas randa maro de la Atlantika Oceano ĉe la orienta bordo de Norda Ameriko, kiu ampleksas 179.000 kvadratajn kilometrojn. La golfo situas inter la Kabo Morua (Cape Cod) en Masaĉuseco, Usono kaj la kabo insulo Sable (Cape Sable Island) en Nov-Skotio, Kanado. La maro ampleksas la tutan marbordon de la usonaj federaciaj ŝtatoj Nov-Hampŝiro kaj Majno, plus la marbordon de Masaĉuseco norde de la Kabo Morua, kaj la sudan kaj okcidentan marbordon de la kanadaj provincoj Nov-Brunsviko kaj Nov-Skotio.

Kun la Golfo de Majno ligiĝas la Golfo de Masaĉuseco kaj la Golfo de Fundy. En la Golfo de Fundy troviĝas la tutmonde plej alta diferenco inter alta kaj malalta tajdo.

[redakti] Retaj ligiloj

Ekstera ligilo  paĝoj de la Esplora Instituto Golfo de Majno (anglalingvaj)
Ekstera ligilo  paĝoj de la golfa Konsilio pri Mara Medio (same anglalingvaj)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj