Provinco Aktobe
El Vikipedio
La provinco Aktobe (kazaĥe: Ақтөбе облысы/Aqtöbe oblısı/اقتوبە وبلىسى, ruse: Актюбинская область) estas provinco de Kazaĥio. Ĝi havas 678.900 loĝantojn. La teritorio etendiĝas sur 308.000 km², komparebla kun Italio. Ĝi estas la dua plej granda provinco de la lando post la provinco Karagando. Ĝia ĉefurbo estas Aktobe, kun pli ol 340.000 personoj. Aktobe limas norde kun Rusio kaj sude kun Uzbekio.