Sogda lingvo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La sogda lingvo estas inter la iranaj lingvoj de la antikva epoko. Ĝi estis, kiel montras ĝia nomo, lingvo de la lando konita dum antikveco, ekde la jaro 500, eble 1000 antaŭ nia erao, kiel Sogd, kies ĉefurbo estis AfrasiabMarakanda, nuntempe Samarkando. Nun tiu regiono estas plejparte en Uzbekio. La ĝis nun konserviĝintaj skribitaj dokumentoj en la sogda lingvo estis skribitaj en la 8-a jarcento p. K. Tiam Sogdio estis potenca reĝlando, kaj la sogda lingvo estis siaspeca lingvafrankao sur la Silka vojo.

Poste tiu lingvo malaperis, forpuŝita de la persa kaj la tjurkaj lingvoj. Restintaj parolantoj de multe evoluiĝinta sogda lingvo ankoraŭ vivas en Taĝikio — parolata de ili lingvo estas konata kiel jagnoba, aŭ nov-sogda.

[redakti] Reta ligilo

Ekstera ligilo  plena gramatiko de la sogda lingvo (angle)
Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj