Lost in Translation (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lost in Translation
filmo
Originala titolo Lost in Translation
Originala lingvo angla lingvo • japana lingvo • franca lingvo • germana lingvo
Kina aperdato 29 aŭg. 2003, 8 jan. 2004, 7 jan. 2004, 2003
Ĝenro romantika komedio, sendepende farita filmo, filma dramo
Kameraado Lance Acord
Reĝisoro(j) Sofia Coppola
Produktisto(j) Sofia Coppola • Ross Katz
Scenaro Sofia Coppola
Filmita en Japanio • Tokio • Kioto
Loko de rakonto TokioJapanioKioto
Muziko de Kevin Shields
Rolantoj Bill Murray • Scarlett Johansson • Giovanni Ribisi • Anna Faris • Akiko Takeshita • François Du Bois • Akira • Nancy Steiner • Hiromix • Takashi Fujii • Akiko Monō • Diamond Yukai • Akira Yamaguchi • Fumihiro Hayashi • Hiroko Kawasaki
Produktinta firmao American Zoetrope 
Tohokushinsha Film
Honorigoj Toronto Film Critics Association Award for Best Actor • New York Film Critics Circle Award for Best Actor • Golden Globe Award for Best Actor – Motion Picture Musical or Comedy • National Society of Film Critics Award for Best Actor • Boston Society of Film Critics Award for Best Actress • Online Film Critics Society Award for Best Actor • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Scenaro • Golden Globe Award for Best Motion Picture – Musical or Comedy • Online Film Critics Society Award for Best Original Screenplay • Los Angeles Film Critics Association Award for Best Actor • Florida Film Critics Circle Award for Best Screenplay • Boston Society of Film Critics Award for Best Director • San Francisco Film Critics Circle Award for Best Actor • New York Film Critics Circle Award for Best Director • San Francisco Film Critics Circle Award for Best Film • Southeastern Film Critics Association Award for Best Actor • Southeastern Film Critics Association Award for Best Original Screenplay • Toronto Film Critics Association Award for Best Film • Washington D.C. Area Film Critics Association Award for Best Director • Vancouver Film Critics Circle Award for Best Film • Washington D.C. Area Film Critics Association Award for Best Original Screenplay • Washington D.C. Area Film Critics Association Award for Best Film • Boston Society of Film Critics Award for Best Actor • Golden Globe Award for Best Screenplay • Satellite Award for Best Actor in a Musical or Comedy • Chicago Film Critics Association Award for Best Actor • Chlotrudis Award for Best Director • Independent Spirit Award for Best Screenplay • Independent Spirit Award for Best Male Lead • Chicago Film Critics Association Award for Best Cinematography • Independent Spirit Award for Best Director • BAFTA Award for Best Actor in a Leading Role • Chicago Film Critics Association Award for Best Screenplay • Chlotrudis Award for Best Original Screenplay • BAFTA Award for Best Actress in a Leading Role • Satellite Award for Best Original Screenplay • Chlotrudis Award for Best Film • BAFTA Award for Best Editing • Writers Guild of America Award for Best Original Screenplay • German Film Award for Best No-German Film • Bodil Award for Best American Film • César Award for Best Foreign Film • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Lost in Translation (Perdita en traduko) estas drama filmo de 2003 reĝisorita fare de Sofia Coppola. La filmsteluloj estas Bill Murray kaj Scarlett Johansson. La filmo estis nomumita por kvar Oskaroj, el kiuj ĝi gajnis unu en la plej bona originala filmo kategorio.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Bob Harris, mezaĝa Holivuda stelo, alvenas en Tokio por esti fotita por japana reklamo por viskio. En la sama tempo, Charlotte, juna kolegiodiplomito, ankaŭ alvenas kun sia edzo Johano, famulfotisto, en la hotelon kie Bob loĝas. Charlotte estas novedzino kiu sentiĝas nesekura pri sia estonteco kaj Bob travivas krizon en sia rilato kun sia edzino de 25 jaroj. Ĉiutage Bob kaj Charlotte renkontas unu la alian en la hotelo kaj finfine renkontas ĉe la hotela drinkejo dum la nokto kiam ambaŭ ne povas dormi.

Charlotte invitas Bob veni kun ŝi kaj kelkaj el siaj lokaj amikoj kaj ili pasigas amuzan vesperon en Tokio travivante japanan noktan vivon kaj kulturon. Dum la venontaj malmultaj tagoj ilia rilato profundiĝas kaj ili pasigas pli da tempo kune. Malfrue en la nokton, ili ambaŭ kuŝas flank-al-flanke kaj havas intiman konversacion en kiu Charlotte rakontas pri siaj personaj problemoj kaj Bob rakontas pri sia geedzeca vivo.

En la antaŭlasta nokto de lia vizito, kiam Bob trinkas ĉe la hoteldrinkejo, la ĵazkantisto prezentanta tie alproksimiĝas al Bob kaj flirtas kun li. Tiun nokton ili seksumas, kaj la venontan matenon Charlotte frapas sur la pordo de la hotela ĉambro de Bob. Kiam li malfermas la pordon por ŝi, ŝi invitas lin al tagmanĝo. La voĉo de la kantisto estas aŭdita de la ĉambro de Bob kaj Charlotte rapide ekkomprenas kio okazis. Lunĉo finfine okazas inter Bob kaj Charlotte, sed la okazo fariĝas morna, malĝojiga, kaj akompanita per argumentado inter ili.

Poste, fajroalarmo eksplodas en la hotelo kaj Bob kaj Charlotte forlasas iliajn ĉambrojn kaj renkontas ĉe la enirejo. Ili solvas sian disputon kaj havas finan renkontiĝon en la hoteldrinkejo.

Dum la mateno de la reveno de Bob al Usono, Charlotte alvenas en la hotela n vestiblon. Bob kaj Charlotte havas adiaŭan konversacion kaj ĉiu iras siajn apartajn vojojn. Kiam Bob veturas en taksion sur la vojo al la flughaveno, li rimarkas Charlotte piedirante tra la homamaso. Li petas al taksiisto ĉesi kaj iras direkte al Charlotte. Kiam ili vidas unu la alian, ili longe brakumas kaj kundividas kison. Bob revenas al la taksio kaj ĝi daŭrigas sian veturadon.

Aktoroj - roluloj[redakti | redakti fonton]

Recenzoj kaj enspezoj[redakti | redakti fonton]

La filmo ricevis entute pozitivajn recenzojn. La reĝisorado kaj scenaro de Sofia Coppola ankaŭ ricevis pozitivajn recenzojn, kiuj kondukis al ŝia gajno de la Akademia Premio por Plej bona originala scenaro kaj esti nomumita por la Akademia Premio por Plej bona reĝisoro. Bill Murray ankaŭ ricevis pozitivajn recenzojn kaj eĉ Oskar-nomumon. Komence de septembro 2003, la filmo estis prezentita en limigita nombro da teatroj, kie la filmo alportis proksimume milionon da dolaroj. En la unua semajnfino de la publikigo de la filmo en Usono, ĝi atingis proksimume 4.1 milionojn da dolaroj. Resumante sian enspezon, la filmo enspezis pli ol 44,5 milionojn da dolaroj en Usono kaj pli ol 75 milionojn da dolaroj en la resto de la mondo, kio sumigas sian enspezon al proksimume 120 milionoj da dolaroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]