Otaku

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Akihabara najbareco de Tokio estas populara kolektanta loko por otakuoj.

Otako (el la japana 御宅 skribite en kanĵi aŭ お宅 aŭ おたく skribite en hiragano) estas homo, kiu frenezas en unu fako oridinale. Tiu sub-kultura movado aperis je la 1980-oj kaj unue precipe temis pri MangaoAnimeo. Nun la vortsenco ampleksiĝis kaj nomas tiun, kiu sin oferas al unu aparta pasio. Tiun japanan radikon oni ofte komparas kun la angla geek [gi:k] kiu pli-malpli samsignifas. La otakojn kiu ankaŭ malfacilas komuniki kun aliuloj kaj emas enŝlosiĝi ĉambre dum monatoj oni nomas Hikikomorioj

En japanio, ekzistas 1,7 milionoj da Otakuj kaj la ekonomia grandeco estas ĉirkaŭ 410 miliardoj da enoj.

Ota-kiuj?[redakti | redakti fonton]

La koncepto Otaku (御宅) naskiĝis en 1983 de la plumo de juna socia kritikisto, Nakamori Akio. En la japana, la termino Otaku signifas aŭ la "domon, ejon, kie oni vivas, estas" aŭ korespondas al nepersona "vi-alparolo", kiun oni uzas por alparoli iun, kiun oni ne konas aŭ kiun oni ne plikonemas. Patro de ĉiuj otaku-oj, Nakamori konsideras ilin kiel "la respegulo de la nuntempa japana socio".

La otakoj sentas sin pli bone nur ene de la virtuala mondo, kiun ili kreis por si. Danke al novaj teknologioj, de nun eblas sperti la mondon sen eliri sian ĉambron. Videoludoj, komputiloj, modemoj, vidbendiloj, fotiloj nun apartenas al nemalhavebla ilaro de la otakuo, kio ajn estu lia pasio. La otakuoj komunikas pere de siaj komputiloj, de siaj komiksoj, de siaj kolektoj de altteknologiaj aĵoj, ofte forlasante amikojn kaj familiajn rilatojn ili merĝigas en spektadon de monde de bildoj kaj de artefaritaĵoj; En super-amaskomunikita universo kaj pacmaniere ili batalas kontraŭ la maŝinoj, kiujn ili ofte venkas, fariĝintaj majstroj pri la videoludoj, inventas malsimplajn komputilajn programojn, arigas la vidbendojn en siaj dormĉambrojn, preferante karesi la estulojn de la piksela galaksio ol siajn samaĝulinojn.

Ota-kio?[redakti | redakti fonton]

La otakojn eblas dispartigi en diversaj kategorioj:

  • Camera Kozo: Unumaniaj fotademuloj, investas milojn da enoj por aĉeti la plej modernan fotilan materialon, kiu ebligos ilin senlace fotado idolojn dum koncertoj aŭ eventoj kiujn ili ĉeestas;
  • Okkake: Sekvanta fanatikulo de iu idolo;
  • Military-mania: Milit-emuloj;
  • Manga: komikso;
  • Cosplay: (Costume play) transvestiĝo;
  • Hikikomori: Junuloj, kiuj restas en sia ĉambro, ne eliras ĝin dum jaroj;
  • Kolektemuloj: Temas ekzemple pri mangaoj, pupoj, garage-kit (modeloj de spacoŝipoj ks), vidbendoj, DVD-oj, KD-romoj, KD-oj, fotoj, ovoj, gazetoj... Egas konsumadantoj, ili malsatece aĉetas ĉion, kio rilatas kun sia pasio. La otakuoj estas la plej grandaj konsumantoj de videomaterialo, fotiloj, videoludoj, vidbendoj aŭ ĉiaj revuoj. Ĉiujare, aŭguste kaj decembre, la Comiket (Comics market) kunigas en du tagoj pli ol 500 000 junulojn el tuta Japanio. Templo de fanrevuoj (dōĵinŝi): amatoraj komiksoj memeldonitaj, vendiĝas tie por pli ol 25 milionoj da eŭroj en tri tagoj kio donas ideon pri la ekonomia graveco de tiu paralela kulturo.

Ota-kial?[redakti | redakti fonton]

La tri trooj je kiuj la otakuoj estas la viktimoj aŭ la herooj:

  • EDUKADO: Meritokrateca socio (Ijime), "Frapi la kapon de la elstara najlo".
  • INFORMADO: troinformita kaj tentema socio.
  • KONSUMADA socio kaj ekonomia prospero.

Ĉu estas, krom Japanio, iu socio de nia moderna mondo, kiu same multe akcentis edukadon, informadon kaj konsumadon? Nu, ĝuste tiujn tri fundamentojn de la nuna japan socio la otakuoj alfrontas; ili estas la riveliloj de la japan socio en tiuj tri kampoj kaj la stigmatoj; tamen, ne ili estas la malsanoj, sed estas la socio, kiu ilin naskis.

Estas idioma esprimo, konata de ĉiuj en Japanio, kiu signifas: La elstaran najlon oni frapu ĝis kiam ĝi samniveliĝos kiel la aliaj. Tiu esprimo klare montras la japanan pensmanieron, kiu antaŭenigas la grupan intereson antaŭ tiun de la unuopulo, laŭ la principo: Tio kio bonas al la grupo, bonos al la grupanoj.

Vunditaj de la edukado - la grupo, la socio - ili fuĝas en fantazian mondon, estantaj plennutritaj de virtualaj bildoj montrataj de la modernaj amaskomunikiloj - TV, revuoj, komiksoj - sen apartigi sin de la konsumada socio, kiun ili parkere konas.

Socie neadaptitaj, ili nefidas la interhomajn rilatojn, preferante al kunesto de homoj la kunestadon pli kvietigan de herooj de komiksoj, animitaj filmoj (animeoj) aŭ de neatingeblaj steluloj de la televido.

Ĉu danĝeras?[redakti | redakti fonton]

En 1989, la fenomeno unuafoje akiris amaskomunikilan famon, pro la kapto de 27-jaraĝa junulo, kulpa je forrabo, seksperforto kaj mortigo de kvar knabinoj. Oni retrovis en la ĉambro de tiu junulo kolektegon de pli ol 6.000, videokasedoj de animeoj, iuj enhavantaj "malpermesitajn" bildojn de seksperfortoj aŭ de murdoj. Ĉe tiu juna senekvilibrulo, nekapabla malsamigi inter fantasmo kaj efektivigo, fikcio iris tro for. Tiu krima ago altiris konsciiĝon kaj grandan debaton en la japana socio.

Postmoderna socio, riĉa la hodiaŭa japanio serĉas sin, sen scii kion proponi al sia junularo. Naskiĝintaj en socio tro glata por toleri konfliktojn, objektive sen kialoj plendi pro la ekonomika prospero de la lando, la junaj japanoj ne scias, kiel esprimi sian malkontenton, sian ekzistecan malbonfarton. La otakuoj simbolas tiun malbonfarton, enfermiĝante en sia virtuala mondo.

Oni cetere notis suspektindajn rilatojn kun la Aum-sekto. Tamen, laŭ mi, plej ofte ne danĝeras la otakuoj, kiuj preferas enŝlosiĝi en si mem, kaj havi malmulte da kontaktoj kun la ekstera mondo. La plej grandan danĝeron ili reprezentas por si mem, se konsideri ke necesas al plenĝoja disvolvado de homoj sociumi kaj rekte interrilati en la realeco.

Tiu ĉi artikolo estas kopiita de artikolo aperita en la gazeto Jeunesperanto Info n-ro 2005/1 kiu permesas kopion de siaj artikoloj kondiĉe de citi fonton.

Ankaŭ vidu[redakti | redakti fonton]