Fotilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Proksima vido de fotila lenso.
Fotiloj de diversaj markoj kaj modeloj.De supre kaj maldekstre: Polaroid P, Holga, Yashica A, Contax T, Sony Cybershot DSC-N2, Gowland Pocket View, Mamiya Universal Press, Minolta Pocket Autopak 460, Leica IIIf, Rollei 35, Nikon F2, Canon 5D, Fuji Instax Mini 8, Zenza Bronica kaj Voigtlander Bessa I.
Fotilo de la 19-a jarcento kun balgo por fokusado
Cifereca fotilo Canon IXUS 430

Fotilo estas ilo, per kiu oni fotas, aŭ unuope aŭ multsekve.

Fotografilo, per kiu oni povas registri sinsekvajn bildojn (por kinematografio, televido...) estas nomata kamerao.

Ĉiu fotilo konsistas el ia ferma ĉelo. Je unu flanko estas aperturo, tra kiu lumradio eniras la ĉelon; ĝenerale, sed ne ĉiam, estas tie lenso, kiu fokusas la lumradiojn. Je la mala flanko de la ĉelo troviĝas surfaco, kiun frapas la lumradioj; tie formiĝas renversita bildo de la ekstera sceno, kiun nun oni povas vidi aŭ registri.

Tradicia fotilo kaptas la bildon per fotografa filmo, kiu ŝanĝiĝas kemie, kiam lumfrapata. Plua kemia procezo realigas (rivelas) la filmon, kaj videblas negativa bildo. La fina bildo estas kreita per denova fotografado je fotografa papero; la negativigita negativo fariĝas normala bildo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua prapatro de ĉiuj modernaj fotiloj estas la Camera Obscura (latine: kamero malluma), tenebra kesto aŭ tendo kun eta aperturo projekciante bildon al ekranon. Tiu ilo uziĝis de astronomiistoj ekde la 13-a jarcento por observo de sunmakuloj kaj suneklipsoj, por ne rigardi sunon direkte. La unua aparato de tiu stilo konstruiĝis de Roger Bacon por lia sunobservado, sed jam en 980 Alhaceno eksperimentis pri pli malgrandaj tru-fotiloj. Leonardo da Vinci analizis la strian pason kaj diagnozis, ke la sama principo troviĝas en la homa okulo.

Poste la simpla aperturo substituiĝis per lenso, plibonigante klarecon kaj helecon de la bildoj. Tiun plibonigitan kameron priskribis la veneciulo Daniele Barbaro jare 1568. En la jaro 1686 Johann Zahn konstruis porteblan kameron obskuran, en kiu spegulo muntita en angulo de 45° je la lenso projekciis bildon en laktovitran platon. Tie oni povis kopii ĝin simple. Tiel fotiloj aliris arton longe antaŭ la invento de la fotografio.

Antaŭ pason kaj diagnoziŝ per kaj helecon.

Kiel la naskiĝan horon de fotografio oni rigardas la someron de 1826, kiam Joseph Nicéphore Niépce sukcesis generi la unuan daŭran fotografan bildon per speciala asfalto ("juda peĉo") en stana plato.

Vidu ankaŭ historiojn pri gravaj fotiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]