Hikikomorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hikikomori fare de Galila Offri
Hikikomori fare de Galila Offri
Hikikomori, Hiasuki, 2004
Hikikomori, Hiasuki, 2004

Hikikomoro (japana: 引き篭りaŭ Hikikomori[1], ひきこもりde "hiku" (引, tradukebla per 'retiriĝi') kaj "komori" de 籠る 'izoliĝi'), iu akuta socia retiriĝo)[2] estas japana termino por priskribi homojn kiuj decidas izoliĝi space, psike kaj socie, plej ofte ĉar ili ne povas adapti sin al la japana konkurencema socio. Kiam ili estas en siaj 60-aj jaroj kaj iliaj gepatroj komencas morti, ilia reintegriĝo en la socion povas esti maltrankviliga, intertempe konata kiel la "problemo de 2030". Vosot Ikeida, kiu kontribuis al la japana revuo Hikipos opinias ke tiuj kiuj oni nuntempe nomas hikikomori jam ekzistis delonge en la tuta mondo: homoj kiuj socie retiriĝas, sendepende de la ekonomia nivelo de la koncernaj socioj. Fakte, ili ne estas nek la specifa produkto de la moderna japana socio, nek tiu de altnivela industriigita socio. Kie ajn ekzistis homa socio, estis multaj homoj nekapablaj adaptiĝi al la "vasta plimulto de la aliaj homoj" kaj kiuj eble vivis kiel "hikikomoruloj"[3][4].

La termino ankaŭ estas uzata por priskribi tiun fenomenon, kiun oni konsideras ĉefe kulturspecifan sindromon en Japanio, kvankam ili ekzistas ankaŭ en Usono, Britio, Omano, Barato, Sud-Koreio kaj Francio[5][6]. Estus eĉ miloj da hikikomoruloj en hispanlingvaj landoj[7]. Laŭ Marco Crepaldi, prezidanto de la unua itala hikikomori-organizo, "Hikikomori Italia", oni estimis la nombron de socie retiriĝintaj homoj en Italio je preskaŭ 100.000 (decembro 2018)[3].

Socio povas esti severa, precipe se vi ne povas konformiĝi al tio, kio estas konsiderata normala. Hikikomorio kutime estiĝas kiam iu ne plu eblas toleri la socian premon, ŝarĝita je devigoj, trudadoj kaj perfortoj, kaj komencas foresti de la lernejo aŭ laborejo, kaj preferas malproksimiĝi aŭ retiriĝi en ekzemple sian ĉambron dum monatoj kaj eĉ dum jaroj.

Dum hikikomoruloj favoras endomajn aktivecojn, iuj okaze faras eksterajn aktivecojn[8]. La retiriĝo el la socio kutime komenciĝas iom post iom. Afektitoj povas aspekti malfeliĉaj, perdi siajn amikojn, fariĝi nesekuraj kaj timemaj, kaj paroli malpli.

Socia kaj kultura influoj[redakti | redakti fonton]

Alan Teo resumis kelkajn eblajn kulturajn ecojn, kiuj eble kontribuas ke hikikomorio estas pli granda problemo en Japanio. Ĉi tiuj inkluzivas tendencojn al konformeco kaj kolektivismo, tro protektemaj gepatroj kaj specifaj trajtoj de la japana eduka kaj ekonomia sistemoj[9] en kiu oni malbone toleras individuojn kiuj kondutas alimaniere ol la aliaj membroj de la grupo.

Japana eduksistemo[redakti | redakti fonton]

Multaj konsideras la japanan eduksistemon konkura kaj elita kaj ili kulpigas tiun sistemon, kiu humiligas la plej malfortajn kaj spronas adoleskojn hikikomoriiĝi. Veras ke plejofte, junuloj unue komencas foresti lernejon (futōkō, japane: 不登校, tōkōkyohi, japane: 登校拒否 aŭ Fushūgaku, japane: 不就学) por poste definitive enfermiĝi dormoĉambre. Ili ĉefe okupiĝas per videoludoj, komputiloj kaj mangaoj (la t.n. otakuoj).

La japana eduksistemo, kiel tiuj en Ĉinio, Singapuro kaj Sud-Koreio, estas multpostulaj. Amaso de atendoj, alta emfazo de konkurenco, kaj la memorigo de faktoj kaj ciferoj cele al eniraj ekzamenoj por pli alta ŝtupo en edukado laŭ sistemo de sukcesa aŭ malsukcesa ideologio, zorgas por alta psika premo. Kvankam la nuna eduksistemo estas pli malrigida , ekzemple kvin anstataŭ ses lernejaj tagoj, oni plu eluzas la tradiciajn konfuciajn sociajn valorojn, en kiu la eduksistemo ludas gravan rolon en la ĝenerala produktivemo kaj socia sukceso[10]. Tradicie forta emfazo de kompleksaj sociaj kondutoj, rigidaj hierarkioj kaj la rezulta, eble timigema amaso da sociaj atendoj, respondecoj kaj devoj en la japana socio kontribuas al ĉi tiu premo sur junaj plenkreskuloj[11]. Historie, Konfuceaj instruoj malemfazas la individuon kaj favoras konformisman sintenon por certigi socian harmonion en rigore hierarkia socio, donis formon al multaj aferoj en Orienta Azio, eble klarigante la aperon de la hikikomori-fenomeno en aliaj orientaziaj landoj.

Datumoj[redakti | redakti fonton]

La psikologo Saito Tamaki, kiu elpensis kaj popularigis la vorton, origine taksis ke tiu fenomeno koncernas pli ol miliono da japanoj, t.e. kvinono de la japana junularo kaj iom malpli ol centono de la tuta loĝantaro, kvankam ĉi tio ne baziĝis sur naciaj enketaj datumoj. La registaro taksas, ke 1,55 milionoj da homoj estas survoje al hikikomoriĝo[12].

Alia prognozo kiun determinis la Ministrejo de Sano, Laboro kaj Bonfaro helpe de spertuloj konserveme kalkulas ne pli ol 50.000. Kliŝa hikikomorio estas vira junulo (77% el ili estas virseksaj), kaj ofte unuenaskita infano de la familio.

Difino[redakti | redakti fonton]

Hikikomorio estas termine ne certe difinita. La japana Ministerio de Sano, Laboro kaj Bonfarto difinas la fenomeno hikikomorio kiel kondiĉo, en kiu la tuŝitaj homoj rifuzas forlasi la domon de siaj gepatroj, ne laboras aŭ iras al lernejo kaj izolas sin de la socio kaj sia familio en unuopa ĉambro por periodo kiu superas pli ol ses monatojn[13]. La difino "fraŭlo kiu restas en sia ĉambro ludante videoludlojn dum patrino alportas manĝaĵon je la pordo de la ĉambro" reprezentis la prototipan ekzemplon de hikikomorio kiu fiksiĝis depost la jaro 2000 en Japanio kaj tutmonde, sed ĝi ne estas la plej nuancita difino ĉar tia difino nuntempe nur reprezentus 3% de la hikikomoruloj[3][14].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Takimoto Tatsuhiko, mem hikikomoriulo, publikigis en 2001 sian romanon "Bonvenon en NHK", poste adaptita al komiksa serio, kiu konis internacian sukceson[3].

(angla) Michael Zielenziger, Shutting Out the Sun: How Japan Created Its Own Lost Generation (Ekskludi la sunon: Kiel Japanio kreis sian propran perditan generacion), 2007, New York: Vintage Books, ISBN 978-1-4000-7779-3.

(germana) Kuhn, Kevin, Hikikomori, 2012. Berlin: Berlin Verlag. ISBN 978-3-8270-1116-9.

Romano de Milena Michiko Flašar[15] kiu aperis jam en 12 lingvoj (2019), temas pri hikikomoruloj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) I called him Necktie, eld. New Vessel Press
  2. (araba) Sammaytu Krafatta, eld. Al Arabi Publishing
  3. (franca) La Cravate, Éditions de l´Olivier, poŝlibro ĉe eldonejo Points) + Je l`appelais Cravate (eldono por Kebekio ĉe eldonejo XYZ)
  4. (finna) Kutsuin häntä Solmioksi, eld. Lurra Editions
  5. (germana originalo) Ich nannte ihn Krawatte, eld. Klaus Wagenbach Verlag, Berlin, 2011, 144 paĝoj, ISBN 9783803132413
  6. (hispana) Le llamé Corbata, eld. Siruela
  7. (itala) Il Signor Cravatta, eld. Einaudi
  8. (japana) ぼくとネクタイさん, eld. Ikubundo, 2018
  9. (kroata) Říkal jsem mu Kravata, eld. BETA Dobrovský, 2019
  10. (nederlanda) Een bijna volmaakte vriendschap, eld. Cossee
  11. (slovena) Klical sem ga Kravata, eld. Mladinska knijga
  12. (sveda) Jag kallade honom Slpsen, eld. Nilsson förlag
  • (ĉeĥa) en preparo (sept. 2020)
  • (taja) en preparo
  • (vjetnama) en preparo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hikikomori ne estas artefarita vorto kiel la lastatempa neologismo "neto-uyo" aŭ ネ ト ウ ヨ (= nov-naciistoj interagantaj preskaŭ tute interne de sia propra ciber-komunumo, disde la resto de la japana socio).
  2. (nl) Bekende Japanse woorden en namen, Taaldacht
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 (fr) Élargir la Notion de "Hikikomori" - Réflexions à propos d’une époque où n’importe qui peut devenir Hikikomori", unua parto, Hikipos, la 1-an de majo 2019, alirite la 4-an de junio 2020.
  4. (en) Vosot Ikeida, Expanding the Notion of "Hikikomori" - Reflecting on a Time When Everybody Becomes a Hikikomori : Part 2, Hikipos, la 27-an de marto 2019.
  5. (fr) Gozlan, Marc (9 June 2012). "Des cas d'hikikomori en France". Le Monde, p. 3, la 9-an de junio 2012.
  6. (en) Kato, Takahiro A.; Kanba, Shigenobu; Teo, Alan R. (2018). "Hikikomori: experience in Japan and international relevance". World Psychiatry. 17 (1): 105–106. doi:10.1002/wps.20497. PMC 5775123. PMID 29352535.
  7. (es) Marco Antonio: "Miles de Hikikomori Estarían en Países de Habla Hispana", Hikipos, la 3-an de septembro 2018, alirite la 4-an de junio 2020.
  8. (en) Schoolsystem and school refusal in Japan, arkivita de la originalo la 8-an de februaro 2005 en la Wayback maŝino, la 6-an de novembro 2018
  9. (en) Teo, Alan R.; Stufflebam, Kyle W.; Kato, Takahiro A. (2014). "The Intersection of Culture and Solitude: The Hikikomori Phenomenon in Japan". En: Coplan, Robert J.; Bowker, Julie C. (eld.). The Handbook of Solitude: Psychological Perspectives on Social Isolation, Social Withdrawal, and Being Alone, Wiley-Blackwell, paĝoj 445–460. ISBN 978-1-118-42736-1.
  10. (en) "Learning: The Mobilization of Knowledge in the Japanese Political Economy". En; Kumon, Sumpei; Rosovsky, Henry (eld.): The Political Economy of Japan. Volume 3: Cultural and Social Dynamics. Stanford, California: Stanford University Press, 1992, paĝoj 321–363, ISBN 978-0-8047-1992-6.
  11. (en) Rohlen, Thomas P. (1989). "Order in Japanese Society: Attachment, Authority, and Routine". Journal of Japanese Studies. 15 (1): 5–40.doi:10.2307/132406. ISSN 0095-6848. JSTOR 132406.
  12. (en) Hoffman, Michael, "Nonprofits in Japan help 'shut-ins' get out into the open", The Japan Times Online, la 9-an de oktobro 2011
  13. (japana) Itou, Junichirou, Shakaiteki Hikikomori Wo Meguru Tiiki Seisin Hoken Katudou No Guide-line (Gvidlinio pri mensa sano kaj mensaj sano-aktivecoj en komunumoj de socia retiriĝo), Tokio, 2003, japana Ministerio pri Sano, Laboro kaj Bonfarto.
  14. (fr) Vossot Ikeida, Élargir la Notion de « Hikikomori » - Réflexions à propos d’une époque où n’importe qui peut devenir Hikikomori, dua parto, Hikipos, la 12-an de majo 2019.
  15. (en) Milena Michiko Flašar Arkivigite je 2020-03-28 per la retarkivo Wayback Machine, in: Citybooks