Louis Néel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Louis Eugène Félix Néel

Louis Néel en 1970
Louis Néel en 1970

Persona informo
Nomo Louis Eugène Félix Néel
Dato de naskiĝo 22-a de novembro 1904
Loko de naskiĝo Liono
Dato de morto 17-a de novembro 2000
Loko de morto Brive-la-Gaillarde
Okupo
Aĝo je morto 95
v  d  r
Information icon.svg

Louis Eugène Félix Néel [lu'i ne'el:] (naskiĝis la 22-an de novembro 1904 en Liono, mortis la 17-an de novembro 2000 en Brive-la-Gaillarde) estis franca fizikisto, sciencisto kaj profesoro.

Li estas gajninto de la Nobel-premio pri fiziko en 1970.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Louis Néel studis en la liona liceo lycée du Parc, kaj poste en la pariza liceo lycée Louis-le-Grand. En 1924, li eniris en la prestiĝan altlernejon École normale supérieure, el kiu li eliris kiel majoro (la unua) inter siaj kunstudentoj kun la diplomo por altnivela sciencinstruado. Li poste preparis disertaĵon en Strasburgo, sub la estrado de Pierre Weiss. Diplomita kiel doktoro pri fizikaj sciencoj en 1932[1], li estis profesoro en la Universitato de Strasburgo de 1937 ĝis 1945.

En 1939, li estis mobilizita kaj varbita en la Francan Mararmeon. Lia laboro sur malmagnetigo de militŝipoj (protekto kontraŭ magnetaj minoj, kun "malmagnetigaj stacidomoj") faritaj en rekorda tempo (dum kelkaj monatoj en la Centro pri Mararmea Esplorado) permesis savi centojn da vivoj en 1940[2]. Tiu esplorlaboratorio estis ŝlosita la 1-an de oktobro 1940 post la armistico.

Louis Néel, kun siaj helpantoj Robert Forrer kaj Louis Weill tiam migras al la Institut Polytechnique de Grenoble (IPG, kies direktoro, Felix Esclangon, vidis lin dum 1940 en la esplorlaboratorio de la Mararmeo, antaŭ ol li anstataŭis la dekanon René Gosse, socialiston kaj rezistanton maldungitan de la registraro de Vichy)[3]. Li iĝis profesoro en la Universitato de Grenoblo, kie, de 1945 ĝis 1976, li sekve estis direktoro de la Laboratorio pri meĥanikaj provoj en la Politeĥnika Instituto de Grenoblo (1942-1953), poste direktoro de la grenobla laboratorio pri elektrostatiko kaj pri fiziko de metalo (1946-1970), kaj finfine direktoro de la grenobla laboratorio pri magnetismo (1971-1976). En 1957, kune kun la Commissariat à l'énergie atomique (CEA, Komisiono pri atoma energio), li partoprenis en la instalado de la atoma pilo Meluzino ene de la Centro pri nukleaj studoj en Grenoblo, kaj poste en 1967 tiu de la Instituto Laue-Langevin, kiu estas la unua grava franc-germana kunlaboro pri scienco post la milita periodo. Li iĝis eksterlanda membro de la Reĝa Societo.

Li gajnis la Nobel-Premion pri Fiziko en 1970 (kun la sveda fizikisto Hannes Alfvén)[4]

Citaĵo
 pro fundamenta laboro kaj pro malkovroj pri antiferomagnetismo kaj feromagnetismo, kiuj kondukis al gravaj aplikoj en solid-stata fiziko

Sciencaj mandatoj[redakti | redakti fonton]

De 1950 ĝis 1976, Louis Néel kumulas la sciencajn mandatojn: direktoro kaj prezidanto de la Grenobla instituto de teknologio, direktoro de CEA Grenoble (Centro por nukleaj studoj en Grenoblo), membro de la Konsulta komitato de la universitatoj, membro de la direktorio kaj poste de la estraro por la Centre national de la recherche scientifique (CNRS, Nacia centro de la scienca esploro), membro de la Konsilio de supera edukado, prezidanto de la Komisiono de fiziko por la CNRS pri elektroniko, elektro kaj magnetismo, kaj reprezentanto de Francujo por la Scienca komitato de la NATO.

Li laboris por implantado en Grenoblo de la Instituto Laue-Langevin kaj de la European Synchrotron Radiation Facility (ESRF, Europa instalaĵo por sinkrotrona radiado). Ĝi apogis la disvolviĝon en Grenoblo de aplikitaj matematikoj.

Li estis prezidanto de la Fondaĵo Louis de Broglie de 1973 ĝis 1991.

Honoroj kaj premioj[redakti | redakti fonton]

Lia partopreno en nacia defendo, inkluzive per esplorado pri la protekto de militŝipoj per malmagnetigado kontraŭ magnetaj minoj, valoris al li plurajn premiojn:

  • Kavaliro de la Honora Legio pro esceptaj militaj servoj (1940), oficiro(1951), komandanto (1958), grand-oficiro (1966) kaj grand-kruco (1974)
  • Kruco de Milito 1939-1945 kun Palmbranĉoj (1940)
  • Komandanto de la Ordeno de akademiaj palmoj (1957)
  • Kavaliro de la Nacia ordeno de merito (1963)
  • Grand-kruco de la Nacia ordeno de merito (1972)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Louis Néel, Influence des fluctuations des champs moléculaires sur les propriétés magnétiques des corps (Influo de fluktuoj de molekulaj kampoj sur la magnetaj proprecoj de korpoj), Universitato de Strasburgo (Disertaĵo por PhD pri fizikaj sciencoj), Strasburgo, 1932, 120 paĝoj . Disertaĵo rete (19 junio 2010). (france)
  2. Bernard Barbara (2001). L'œuvre de Louis Néel (La verko de Louis Néel) (france) p. 3-10. CNRS. Kontrolita en 2012..
  3. Simplaj civitanoj, Louis Néel en Grenoblo: La militscienca ligilo, 44 tagoj antaŭ la Ĝeneralaj statoj pri esploro; la 15-an de septembro 2004
  4. Redakciano (2010). La Nobel-Premio pri Fiziko 1970 (angle). for fundamental work and discoveries concerning antiferromagnetism and ferrimagnetism which have led to important applications in solid state physics. Fondaĵo Nobel. Kontrolita en 2010.
  5. 5,0 5,1 Premiitoj de la Société Française de Physique (SFP)
  6. Premiitoj de la ora medalo de la CNRS
  7. L. Néel, Propriétées magnétiques des ferrites; Férrimagnétisme et antiferromagnétisme, Magnetaj proprecoj de oksidoj de fero; ferimagnetismo kaj antiferomagnetismo. Annales de Physique (Parizo) 3, p.137–198 (1948). (france)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]