Hans Albrecht Bethe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Albrecht Bethe
Nobel-premiito
Persona informo
Hans Albrecht Bethe
Naskiĝo 2-an de julio 1906 (1906-07-02)
en Strasburgo, Alzaco-Loreno,  Germana Imperiestra Regno
Morto 6-an de marto 2005 (2005-03-06) (98-jaraĝa)
en Ithaca
Religio ateismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj anglagermana vd
Ŝtataneco Germana RegnoUsono vd
Alma mater Munkena universitatoUniversitato de FrankfurtoUniversitato de KembriĝoUniversitato de Romo "La Sapienza" • Goethe-Gymnasium vd
Subskribo Hans Albrecht Bethe
Familio
Patro Albrecht Bethe vd
Edz(in)o Rose Ewald vd
Parencoj Paul Peter Ewald vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo astrofiziko vd
Aktiva en Tübingen vd
Doktoreca konsilisto Arnold Sommerfeld vd
Verkado
Verkoj solvosupozo de Bethe ❦
Bethe lattice ❦
Bethe formula ❦
Bethe-Slater curve ❦
Bethe strings ❦
Bethe–Feynman formula ❦
"Bethe-Tait" accident ❦
Mott–Bethe formula ❦
Q1672073 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hans Albrecht Bethe (naskiĝis la 2-an de julio 1906, mortis la 6-an de marto 2005) estis german-usona fizikisto.

Li gajnis la Nobel-premion pri fiziko dum 1967 por sia malkovro de la stela nukleosintezo. Dum la Dua Mondmilito, li estis ĉefo de la teoria departamento ĉe la sekreta Usona Nacia Laboratorio Los Alamos disvolvanta la unuan atoman bombon kaj ankaŭ ludanta gravan rolon en la disvolvado de la pli granda hidrogena bombo dum la 1950-oj. Bethe poste kampanjis kontraŭ nuklea testado kaj la nuklea vetarmado.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bethe naskiĝis en Strasburgo (tiam en Germanio, nun en Francio). Li studis fizikon en Frankfurto ĉe Majno kaj doktoriĝis de la Universitato de Munkeno. Li foriris de Germanio dum 1933 kiam la Nazioj ekregis, transloĝante unue al Anglio kaj tiam en 1935 al Usono kie li instruis ĉe Universitato Kornelo.

Dum la Mondmilito, li estis parto de speciala somera sesio ĉe la Universitato de Kalifornio, Berkeley invite de Robert Oppenheimer, kiu skemis la unuajn konstrufazojn de la atoma bombo. Kiam Oppenheimer iniciatis la laboratorion por konstruado de sekretaj armiloj, Usona Nacia Laboratorio Los Alamos, li asignis Bethe-on kiel Direktoron de la Teoria Divizio.

Post la milito, Bethe argumentis ke urĝega projekto por la hidrogena bombo ne estu provita, kvankam post kiam Prezidento Truman anoncis la komencon de tia urĝega projekto, kaj la komenco de Korea Milito, li rekrutiĝis kaj ludis ĉefan rolon je la disvolvo de la armilo. Kvankam li travidis la projekton ĝis la fino, laŭ Bethe li mem esperis ke estus neeble krei la hidrogenan bombon.

Dum 19351938, li studis nukleajn reakciojn kaj reakciajn kversekcojn. Tiu ĉi esploro utilis al Bethe por pli kvanta disvolvado de la teorio de kompunda nukleo de Niels Bohr. Li ricevis la Medalon Planck en 1955. En 1961 la Medalo Eddington estis aljuĝita al li de la Brita Reĝa Astronomia Societo pro lia laboro pri identado de la procezo por generado de energio en steloj. En 1967, Bethe ricevis la Premion Nobel de Fiziko pro siaj studoj de la produktado de suna kaj stela energio, stela nuklesintezo. Li postulatis ke la fonto de tiu ĉi energio estas termonuklea reakcio en kiu hidrogeno transiras al heliumo.

Bethe notiĝis por siaj teorioj de atomaj ecoj.

Dum la 1980-oj kaj 1990-oj li kampanjis por la paca uzo de nuklea energio. En 1995, je la aĝo de 88 jaroj, Bethe skribis malferman leteron postulante ke ĉiuj sciencistoj "ĉesu" laboron pri iu ajn aspekto de disvolvado aŭ manufakturado de nukleaj armiloj. Dum 2004, li subskribis leteron kune kun 47 aliaj Nobel-premiitoj, kiu subtenis kandidaton John Kerry por Prezidento de Usono kaj referencantan la misuzon de scienco fare de George W. Bush.

Li ricevis la Medalon Bruce en 2001

La asteroido 30828 Bethe ricevis tiun nomon omaĝe al li.

Hans Bethe mortis en sia hejmo en Ithaca, Novjorkio, Usono, je la 6-a de marto 2005.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]