Koshiba Masatoshi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koshiba
Masatoshi
Persona informo
Nomo Koshiba Masatoshi
Dato de naskiĝo 19-a de septembro 1926
Loko de naskiĝo Tojohaŝi
Okupo
Aĝo 87
v  d  r
Information icon.svg

Koshiba Masatoshi [koŝiba masatoŝi] (japane: 小柴 昌俊) (naskiĝis la 19-an de septembro 1926 en Tojohaŝi) estas japana fizikisto

En 2002 li partigis kune kun Raymond Davis Jr. [dejvis] duonan parton de la Nobel-premio pri fiziko, "pro iliaj pioniraj kontribuoj al astrofiziko, speciale la detektado de kosmaj neŭtrinoj".

Koshiba naskiĝis en Tojohaŝi, gubernio Aiĉi, Japanio. Li bakalaŭriĝis de la universitato de Tokio (東京大学 [Tōkyō Daigaku]) en 1951. En 1955 li doktoriĝis ĉe la universitato de Rochester, Nov-Jorkio

Post 1999 li estas Konsilanto ĉe la Internacia Centro por Elementa Partikla fiziko ĉe la universitato de Tokio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]