Generatoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Generiloj en malnova akvoelektrejo.
Generilo nutrata per bruligaĵo.

Generilogeneratoro[1] estas aparato aŭ maŝino, kiu produktas konstantanalternan elektran kurenton de alta aŭ malalta frekvencotensio. Temas esence pri ilo, kiu transformas mekanikan, luman, ĥemian aŭ (plej malofte) termikan energion en elektran.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj aparatoj por liveri konstantan elektran kurenton estis inventitaj dum la 19-a jarcento. En 1831 la brita fizikisto Michael Faraday publikigis sian verkon pri elektromagneta indukto, tio estas la principo, sur kiu baziĝas ĉiuj generiloj. En 1841 la samfakulo Franz Ernst Neumann inventis la unuan dinamon, tio estas, maŝino kiu per rotacia indukto aliformigas energion mekanikan en elektran, sub formo de konstanta kurento.

Pro la malfacileco transporti elektran kurenton trans longaj distancoj, oni sekve inventis la alternigilon kaj la transformilon.

Oni unue provizis energion al tiuj ĉi antikvaj generiloj per vapormaŝinoj, kaj poste per motoroj, akvoturbinoj kaj ventoturbinoj.

Nuntempe, ankaŭ populariĝas sunpaneloj, tio estas, iloj kiuj kapablas ekspluati sunenergion.

Specoj de generiloj[redakti | redakti fonton]

  • Ĥemiaj generiloj: energio fontas el ĥemiaj reakcioj. La plej komunuza ekzemplero de tiaj generiloj estas piloj.
  • Sungeneriloj: energio fontas el suna radiado (sunpaneloj).
  • Piezoelektraj generiloj: ili baziĝas je la principo de piezoelektro, laŭ kiu kelkaj nekondukaj kristaloj, okaze de mekanika premo, estigas tension inter siaj du ekstremoj. Tiu ĉi fenomeno uzatas ekzemple en kuirejaj sparkiloj.

Ideala generilo[redakti | redakti fonton]

Skemo pri reala generilo de tensio
Skemo pri reala generilo de kurento

En la analizo de elektraj cirkvitoj oni ofte supozas, ke generiloj estu idealaj, tio estas, ke ili kapablu liveri ĉiun ajn tension aŭ kurenton kaj ke ilia ena rezistanco nulu, sendepende de la cetera aparataro.

En la praktiko, generiloj havas enan rezistancon malgrandan sed ne nulan, kaj ili kapablas liveri konstantan tension kaj kurenton nur en difinitaj kondiĉoj.

Reala generilo de tensio analizeblas kiel seria kunmeto de ideala generilo kaj rezistancilo, dum reala generilo de kurento imageblas kiel paralela kunmeto de ideala generilo kaj rezistancilo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]