Elektrejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La atomelektrejo Susquehanna, en Pensilvanio, Usono. Temas pri bolakva reakciujo.
La akvobaraĵo Tri Gorĝoj estas klara ekzemplo de akvoelektrejo.

Elektrejo estas instalaĵo por produktado de elektra energio.[1] La termino estas neŭtrala rilate grandecon kaj metodon. Por grandaj kaj centraj instalaĵoj, ankaŭ uzatas la samsignifa (sed plursignifa) esprimo centralo[2].

Specoj de elektrejoj[redakti | redakti fonton]

Produktado de elektra energio povas okazi laŭ pluraj metodoj:

Kreskantan signifon havas intertempe la produktado de elektro en pli malcentraj instalaĵoj; plej konataj estas la sunpaneloj, sed kreskis ankaŭ la nombro kaj instalita kapacito de malgrandaj elektrejoj kun motoroj, kiuj uzas biogason aŭ plant-oleon.

En la pasintaj jardekoj oni kreis instalaĵojn por la samtempa produktado de elektro kaj varmeco; tiuj kutime estas relative malgrandaj, ĉar necesas liveri la varmecon al relative proksima varmeco-uzanto, ekzemple loĝdomoj. La tradicia centralo kontraste ne uzas la varmon, sed nur forigas ĝin. Alilingvaj terminoj por tiu proceduro estas Cogeneration (angle), Cogeneración (hispane), Cogénération (france) aŭ Kraft-Wärme-Kopplung / Blockheizkraftwerk (germane).

Elektrejo povas uzi generilon, se estas mekanika energio. Sed estas diversaj eblecoj senpere produkti elektran kurenton el lumo (sunpanelo) aŭ el kemia energio (fuelpilo).

Ekzistas projektoj por centralo kiu uzos la fuzion de atomkernoj, sed ili estas nun en eksperimenta fazo (vidu ITER). Oni volas ekkonstrui unu en Francio (Cadarache). La planata centralo - laŭ la kalkuloj - havus povumon 500 megavatoj.

Vortdeveno[redakti | redakti fonton]

La termino "centralo", kiu ankaŭ en Esperanto havas interalie la signifon "elektrejo", ekestis fine de la 19-a jarcento, kiam pli grandaj (centraj) instalaĵoj transprenis la produktadon de elektro, kiu estis ĝis tiam produktita en pli malgranda kaj malcentra maniero. La generiloj en la komenca periodo de elektro estis ligitaj al malgrandaj vapormaŝinoj aŭ motoroj, kiuj funkciis per gaso kaj troviĝis en la kelo de domoj. Iuj domoj, nome teatroj, kasteloj kaj muzeoj, havis propran instalaĵon.

Pro teknikaj kialoj, tamen, la ofte uzata kontinua kurento ne toleris longdistancan transporton.

La kreskiĝanta bezono da kurento kaj la ŝanĝo de la brulmaterialo al la pli malmultekosta karbo gvidis al pli grandaj generatoroj, kiuj unue estis je la rando de la urboj, kaj poste preferinde apud la minejoj. La enkonduko de alterna kurento ekpermesis, per uzo de transformatoro, la malligon de produktado kaj uzado.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]