Sparkilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sparkilo

La sparkilo [1] estas tiu organo en benzinmotoro, kiu produktas interne de la cilindro en ĝusta momento la sparkon, por ekbruligi la kunpremitan miksaĵon benzino /aero. Estas grave, ke la ekbruligado okazas, kiam la piŝto ĵus preterpasis la maksimuman kunpremadopunkton kaj ĵus rekte komencas la vastiĝo de gasvolumeno en cilindro..

Sparkilo havas metalan ŝraŭbaĵitan ŝelon. Ĝi estas elektre izolita de la centra elektrodo per porcelanizolilo. La centra elektrodo, kiu povas enhavi rezistilon, estas kunigita per bone izolita drato al la sparkbobeno. La metalŝelo de la sparkilo estas enŝraŭbita en la kulaso de la motoro kaj tiel elektre konektita al maso (tero). La centra elektrodo traboras la porcelanizolilon kaj elstaras en la brulkamero, formante unu aŭ pluraj sparkfendetoj inter sia interna ekstremaĵo kaj unu aŭ pluraj elstaraĵoj alkroĉitaj al la interna fino de la ŝraŭbaĵita ŝelo, kiu funkcias kiel "tera" elektrodo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 1067