Elektra cirkvito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Elektra cirkvito estas la vojo, laŭ kiu la kurento povas cirkuli (PIV). Ĝi konsistas el fonto(j) de elektra kurento kaj unu aŭ pluraj konsumantoj, kunigitaj per konduktiloj.

La plej simpla elektra cirkvito konsistas el du eroj (ekzemple, akumulatoro kaj inkandeska ampolo), sed ne estas supera limo por la nombro de eroj en cirkvito: la plej malsimplaj povas enhavi milojn.

Se bornoj de fonto de elektra kurento rekte kuniĝas (do, sen konsumanto) okazas kurta cirkvito.

Aleksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]