Alexandre Dumas (patro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dumas
Alexandre Dumas
Persona informo
Alexandre Dumas
Naskiĝo 24-an de julio 1802 (1802-07-24)
en Villers-Cotterêts
Morto 5-an de decembro 1870 (1870-12-05) (68-jaraĝa)
en Puys
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Panteono de Parizo vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko former 2nd arrondissement of Paris vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo Alexandre Dumas (patro)
Familio
Patro Thomas-Alexandre Dumas vd
Patrino Marie-Louise-Élisabeth Labouret Dumas vd
Edz(in)o Ida Ferrier vd
Amkunulo Belle Kreilssamner • Emélie Cordier • Anna Bauer • Fanny Gordosa vd
Infanoj Alexandre Dumas • Henry Bauër • Marie Alexandrine Dumas • Micaëlla-Clélie-Josepha-Élisabeth Cordier vd
Profesio
Okupo romanisto • dramaturgoverkisto vd
Laborkampo Franclingva literaturo vd
Aktiva dum 1829– vd
Verkado
Verkoj La grafo de Montekristo ❦
La tri musketistoj ❦
La Reĝino Margareto ❦
Dudek Jaroj Poste ❦
La Damo de Monsoreau ❦
Joseph Balsamo ❦
La Kvardekkvino ❦
La Vicgrafo de Bragelonne aŭ Dek Jaroj Poste ❦
La Kolĉeno de la Reĝino ❦
The Countess of Charny ❦
Ange Pitou vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alexandre DUMAS [alɛksɑ̃dʁ dymɑ] (aŭ realnome : Alexandre Davy de la Pailleterie) (naskiĝis la 24-an de julio 1802 en Villers-Cotterêts, mortis la 5-an de decembro 1870 en Puys, Dieppe) estis franca verkisto. Lia verkaro konsistas el historiaj romanoj kaj dramoj, multaj el ili estas filmitaj. Ankaŭ lia eksteredzeca filo Alexandre famiĝis kiel verkisto.

Li kaj lia tuta verkaro estis honorigitaj kiam en decembro 2002 la restaĵoj de Alexandre Dumas estis transportitaj (132 jarojn post lia morto) al Panthéon, granda monumento en Parizo, kie la plej gravaj personoj de Francio ripozas.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dumas ricevis nur neregulan edukon kaj venis 20-jara en la buroon de la Duko de Orléans, kies bibliotekisto li iĝis unu tagon post la furoro de sia historia dramo »Henri III et sa cour« (1829), kiun oni konsideras triumfon splendidan de la romantikisma skolo super la klasika teatro. En 1830–1831 sekvis la dramoj: »Stockholm, Fontainebleau et Rome« (kun multaj pruntoj el Goeto kaj Ŝilero), »Antony«, »Charles VII chez ses grands vassaux«, »Napoléon Bonaparte«. Leĝereco inventa, surscenigo lerta, intrigo pasia, fantazio neelĉerpebla kaj energio esprima (virtoj karaterizaj por preskaŭ ĉiuj verkoj) tre gravis. Lia propra kreivo tamen ne sufiĉis la soifon je gloro kaj oro nek la ĉiam kreskantan postulemon de la legantaro. Pro tio li ne nur pruntis ideojn de ĉie ajn sed dungis eĉ ne malmultajn kunlaborantojn el kiuj kelkaj verŝajne mem verkis kompletajn verkojn (ekz. Gaillardet por la dramo »La tour de Nesle«).

Kun la industria ekspluato de lia talento ankaŭ la eraroj multobliĝis. Malpleno intriga, troigoj, ridindaĵoj kaj ĉiam pli da artefaritaj efektoj igis multajn verkojn nedigesteblaj. Oni menciindu ankoraŭ: »Térésa« (1832); »Angèle« (1833); »Catherine Howard« (1834); »Don Juan de Marana« (1836); »Kean, ou désordre et génie« (1836); »Caligula« (1837); »Paul Jones« (1838); sed aparte ankaŭ la komediojn: »Mademoiselle de Belle-Isle« (1839), »Le mariage sous Louis XV« (1841) kaj »Les demoiselles de St.-Cyr« (1843), kiuj evidentiĝis sursceneje teatraĵoj valoraj.

Interesegas liaj vojaĝrakontoj malgraŭ siaj malprofundaj ŝercoj kaj fantaziaĵoj. Li tramigris Svislandon, Italujon, Germanujon, Hispanujon (en la jaro 1846-a li deĵoris kiel historiografo de la Duko de Montpensier kiam lia duka moŝto estis ĉe nupta vojaĝo) kaj Nordan Afrikon. Poste li estis ankaŭ en Sirio kaj en Egipto i.a. Li priskribis tiujn vojaĝojn en la verkoj (1835–59): »Impressions de voyages«, »Quinze jours au Sinaï«, »Le Caucase, voyage« ktp. Kiam modis felietonaj romanoj Dumas - kiu ĉiam bezonis monon pro diboĉega vivstilo - iĝis vera sklavo de la romanfabrikado. La produktado estis tioma ke Dumas paralele okupiĝis pri ses romanoj. Povis esti ke ĉiun semajnon presitis unu nova verko! Tamen restis ankoraŭ tempo al li fondi propran teatrejon (Théâtre historique) al kiu li plejofte liveris proprajn teatraĵojn.

Inter la verkoj, per kiuj Dumas kontentigis la legantaron en kvazaŭ tuta Eŭropo, jenas la plej konataj: »Le comte de Monte-Cristo« (1844–45, 12 vol.), »Les trois mousquetaires« (1844, 8 vol.) krom »Vingt aus après« (1845, 10 vol.) kaj »Vicomte de Bragelonne« (1847, 12 vol.), »La reine Margot« (1845, 6 vol.); krome: »Le chevalier de Maison-Rouge« (1846), »La dame de Monsoreau« (1846) i.a., kiuj ofte (kiel ekzemple »Le comte de Monte-Cristo«, »Les trois mousquetaires«, »La reine Margot«) en drama prilaboro sukcesis ankaŭ teatreje. Virta enhavo mankis al tiuj ĉi romanoj entute; tamen ili riĉas per helegaj efektoj kaj situacioj apenaŭ kredeblaj sed fascinigaj. La Franca revolucio de 1848 interrompis la produktadon nur dum mallonga tempo. Dumas ne sukcesis nek kiel politika verkisto nek kiel deputito. en la 1850-aj jaroj aperis i.a. (parte en la de li fonditaj gazetoj »Le Mousquetaire« kaj »Monte-Cristo«) la romanoj: »Le dernier roi des Français«, »Les Mohicans de Paris«, »Saltéator«, »La princesse Monaco«, »Mémoires d'un jeune cadet« und »Mémoires d'Horace«, granda fantaziaĵo pri Romio. Dum la kampanjo itala Dumas laboris kiel korespondisto partoprenonte la kampanjon sicilian kaj napolan de Giuseppe Garibaldi. Ilin li surpaperigis ĉe »Les Garibaldiens« en 1861.

El aliaj verkoj estu menciataj ankoraŭ aliaj historaj/historiaj-romanecaj verkoj: »Jeanne d'Arc« (1842), »Les Médicis« (1845), »Michel-Ange et Raphaël Sanzio« (1846), »Louis XIV et son siècle« (1847), »Louis XV« (1849), »Louis XVI« (1850) i.a., kiel ankaŭ liaj rememoroj »Mémoires« (1852–54, 22 vol.; 1866, 2 vol.). El la postlasitaĵaro aperis en 1872 la verko »Grand dictionnaire de cuisine« kaj la dramo »La jeunesse de Louis XIV«, kies premiero sukcesa estis en 1873.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 5. Leipzig 1906, p. 263-264, kio legeblas tie ĉi interrete.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • La Chasse et l’Amour (teatro), 1825
  • La noce et l’enterrement (teatro), 1826
  • Henri III et sa cour (teatro), 1829
  • Christine, ou Stockholm, Fontainebleau et Rome (teatro), 1830
  • Napoléon Bonaparte, ou trente ans de l’histoire de France (teatro), 1831
  • Antony (teatro), 1831
  • Charles VII chez ses grands vassaux (teatro), 1831
  • Teresa (teatro), 1831
  • La Tour de Nesle (teatro), 1832
  • Souvenirs d’Anthony, 1835
  • Chroniques de France Isabel de Bavière, 1835
  • Kean (teatro), 1836
  • Caligula (teatro), 1837
  • Mademoiselle de Belle-Isle (Fraŭlino de Bel-Il) (teatro), 1837
  • Acté, 1837
  • La Salle d’armes, 1838
  • Le Capitaine Paul, 1838
  • Le Capitaine Pamphile, 1839
  • Crimes célèbres, 1839-1841
  • Napoléon, 1840
  • Othon L’archer, 1840
  • Les Stuarts, 1840
  • Maître Adam Le calabrais, 1840
  • Les Aventures de John Davys, 1840
  • Le Maître d’armes, 1840-1841
  • Praxède, 1841
  • Nouvelles Impressions de Voyage (Midi de la France), 1841
  • Excursions sur les bords du Rhin, 1841
  • Souvenirs de voyage - Une année à Florence , 1841
  • Jehanne la pucelle 1429-1431, 1842
  • Le Speronare, 1842
  • Le Capitaine Arena, 1842
  • Le Chevalier d'Harmental, 1842.
  • Le Corricolo, 1843
  • Des Demoiselles de Saint-Cyr (teatro), 1843
  • Filles, lorettes et courtisanes, 1843
  • Georges , 1843
  • Sylvandire, 1844
  • Fernande, 1844
  • Les trois mousquetaires (La tri muskedistoj), 1844
  • Le château d’Eppstein, 1844
  • Cécile, 1844
  • Gabriel Lambert, 1844
  • Louis XIV et son siècle, 1844
  • Vingt ans après, 1845
  • Le Comte de Monte-Cristo, 18451846
  • Une fille du régent, 1845
  • La Reine Margot, 1845
  • Les Médicis, 1845
  • Les Frères corses, 1845
  • Le Chevalier de Maison-Rouge, 1845-1846
  • La Dame de Monsoreau, 1846
  • Le Bâtard de Mauléon, 1846
  • Joseph Balsamo, 1846, laŭ la vivo de Giuseppe Balsamo
  • Les deux Diane, 1846
  • Impressions de voyage, De Paris à Cadix, 1847
  • Les Quarante-cinq, 1847
  • Le Vicomte de Bragelonne, 1848 (fama sub la nomo L'homme au masque de fer)
  • Les mille et un fantômes, 1849
  • Le Collier de la reine, 1849
  • La Femme au collier de velours, 1850
  • La Tulipe noire, 1850
  • Le Trou de l’enfer, 1850
  • La colombe, 1850
  • Le Drame de Quatre Vingt Treize, 1851
  • Impression de voyage (en Suisse), 1851
  • Ange Pitou, 1851
  • Olympe de Clèves, 1851
  • La Comtesse de Charny, 1853
  • Le Pasteur d’Ashbourne, 1853
  • Isaac Laquedem, 1853
  • Les Drames de la mer, 1853
  • Ingénue, 1853
  • Conversations à Turin avec Teofilo Barla, 1853
  • La Jeunesse de Pierrot, 1854
  • El salteador, 1855
  • Une Vie d’artiste, 1854
  • Catherine Blum, 1854
  • Saphir, 1854
  • Vie et Aventures de la princesse de Monaco, 1854
  • Les Mohicans de Paris, 1854-1855
  • Souvenirs de 1830 à 1842, 1854
  • La Jeunesse de Louis XIV (teatro), 1854
  • La dernière année de Marie Dorval, 1855
  • Marie Giovanni, journal d’une parisienne, 1855
  • Le Page du duc de Savoir, 1855
  • Les Grands Hommes en robe de chambre, César, Henri IV, Richelieu, 18551856
  • Madame du Deffand, 1856
  • Les compagnons de Jéhu, 1856
  • L’homme aux contes, 1857
  • Charles le Téméraire, 1857
  • Le Meneur de loups, 1857
  • La Dame de volupté, 1857
  • Les Louves de Machecoul (La Lupinoj de Maŝkul), 1858
  • De Paris à Astrakan, 1859
  • Jane, 1859
  • Histoire d’un cabanon et d’un chalet, 1859
  • La Maison de glace, 1860
  • La Route de Varennes, 1860
  • Mémoires de Garibaldi, 1860
  • Une aventure d’amour, 1860
  • Le Père Gigogne, contes pour les enfants, 1860
  • La Marquise d’Escoman, 1860
  • Une Nuit à Florence sous Alexandre de Médicis, 1861
  • Les Morts vont vite, 1861
  • Bric à Brac, 1861
  • La Princesse Flora, 1863
  • La San-Felice, 1863
  • La boule de neige, 1863
  • Les Blancs et les Bleus1867
  • Les Hommes de fer, 1867
  • La Terreur prussienne, souvenirs dramatiques, 1868

Postmortaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Le Grand Dictionnaire de cuisine, 1871
  • Création et rédemption, 1863
  • La Fille du marquis, 1863
  • Le prince des Voleurs, 1863
  • Robin Hood le proscrit, 1863
  • L’Île de feu, 1863
  • Le Chevalier de Sainte-Hermine, 1869 (publikigita en 2005)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Frostiĝinta nazo (tr. Edmond Sós, La Marto, 1912, januaro, p. 12-13)
  • Tri rakontoj, tr. E. Deligny, Sain-Omer, 1932 (La timema azeno, De Chamonix al Londono, La bifteko de urso)
  • Tri musketeroj, kvina ĉapitro de la unua volumo (Internacia Krestomatio de Kabe)
  • Vilhelmo Mona, tr. F. Lallemant, Lingvo Internacia, 1901, p. 10-12
  • La grafo de Monte-Kristo, tr. Daniel Moirand, Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2010[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]