Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉefkonstruaĵo de la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko vidita de la urbocentro

La Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko (germane Eidgenössisch-Technische Hochschule Zürich, mallongigo ETH Zuriko, ankaŭ nomita en Esperanto Federacia Politeknia Altlernejo) estas politeknika altlernejo de la Svisa Federacio. Ĝi estas unu el la plej famaj politeknikoj de la mondo kaj asociita kun 22 nobelpremiitoj.

La ETH Zuriko posedas 16 departementojn, ofertas 23 studkursarojn bakalaŭrajn, 30 magistrajn kaj multnombrajn postenojn por doktoriĝi en la teknika kaj matematika sektoro. Nuntempe (stato 2006) en la ETH Zuriko estas registritaj pli ol 13'000 studentoj kaj kandidatoj por doktoriĝo. Laboras ĉe la lernejo pli ol 8500 personoj kaj ĝi havas 359 profesorajn postenojn.

Vidu ankaŭ [redakti]

Ekstera ligilo    Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Laŭzano
Ekstera ligilo    Universitatoj kaj universitataj altlernejoj de Svislando
Ekstera ligilo    Universitato de Zuriko

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Retejo de la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko (ETH Zuriko)